Faramontanos de Tábara

Faramontanos de Tábara [faramonTAnos deTAbara] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Tábara, en la centro de la provinco. Faramontanos de Tábara estas etimologie tradukebla al Ekstermontaranoj de Tábara, alude al montaranoj (aŭ nemontaranoj) kiuj venis reloĝadi la areon. Estas similaj loknomoj en la sama provinco, en Provinco Salamanko kaj en Provinco Oŭrenso.

Faramontanos de Tábara
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 334  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 5° 54′ U (mapo)41.834166666667-5.8933333333333Koordinatoj: 41° 50′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 707 m [+]
Areo 54,4 km² (5 440 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Faramontanos de Tábara (Provinco Zamoro)
Faramontanos de Tábara (Provinco Zamoro)
DEC
Faramontanos de Tábara
Faramontanos de Tábara
Situo de Faramontanos de Tábara
Faramontanos de Tábara (Hispanio)
Faramontanos de Tábara (Hispanio)
DEC
Faramontanos de Tábara
Faramontanos de Tábara
Situo de Faramontanos de Tábara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Faramontanos de Tábara [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Tábara en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 54,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 332 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 55 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 25 km de Benavente.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, ponto, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti