Por samtitola artikolo vidu la paĝon Farbaŭto.

Farbaŭto estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo, do havanta retrogradan orbiton.

Farbaŭto
Natura satelito  de Saturno (XL)
satelito de Saturno
Aliaj nomoj Saturno XL
Nomita laŭ Fárbauti vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna
Brian G. Marsden[1]
Dato de malkovro 12-a de decembro 2004 (unuaj observoj)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 290 752 km[2]
Discentreco 0,2094
Klinangulo 158° (rilate al la ekliptiko)
139° (rilate al la saturna ekvatoro)
Periodo 1079,10 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 5 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,7
vdr

Malkovro redakti

Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna, post observoj inter la 12-a de decembro 2004 kaj la 9-a de marto 2005, anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 9.

Nomo redakti

Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Farbaŭto[3], laŭ Fárbaŭti, jotuno de la nord-ĝermana mitologio, giganto de la ŝtormoj kaj patro de Loki.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti