Fargo (filmo)
Fargo (nomata laŭ la plej granda urbo en Norda Dakoto: Fargo) estas 1996-jara murdara-komedia-drama filmo verkita, direktita, kaj produktita de Ethan kaj Joel Coen. La rakonto lokita en norda Usona Mez-Okcidento temas pri aŭto-vendisto (William H. Macy), kiu dungas du virojn por homforkapti lian edzinon por elaĉetsumo de unu miliono da dolaroj. La krimo spronas ĉenon da murdoj, kiujn esploras la graveda policanino Marge Gunderson (Frances McDormand).
Fargo | |
---|---|
Originala titolo | Fargo |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 8-a de marto 1996 |
Daŭro | 98 minutoj |
Ĝenro | Krimo/Dramo/Komedio |
Kameraado | Roger Deakins |
Buĝeto | Usona $7.000.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Joel Coen |
Produktisto(j) | Ethan Coen |
Scenaro | Joel Coen Ethan Coen |
Muziko de | Carter Burwell |
Ĉefrolantoj | Frances McDormand William H. Macy Steve Buscemi Peter Stormare Harve Presnell |
Laboratorio kaj optikaj efektoj | The Computer Film Company Sturm's Special Effects International |
Produkto | Gramercy Pictures |
Distribuo | Gramercy Pictures |
IMDb | |
La filmo gajnis du Akademiajn Premiojn, por plej bona scenaro kaj plej bona aktorino. Ĝi ankaŭ gajnis la britan Premion BAFTA kaj plurajn aliajn internaciajn premiojn, inkluzivante Premion por plej bona reĝisoro (Joel Coen) ĉe la Festivalo de Cannes de 1996.