Fariba NURI MAĜD estas irana esperantistino naskigita en 1967. Lernis Esperanton ĉe Aref Azari. Ŝi aktivadis en IREJO kaj dum 3 jaroj estis ĝia vicprezidanto. En 1998 partoprenis en CSEH-seminario en Den Hag ĉe IEI kaj pasigis la seminariojn A kaj B.

En 2001 ŝi akiris ŝtatan permesilon eldoni dulingvan revuon en la persa kaj Esperanto sub la nomo: Payam-e Sabzandishan (IRANA ESPERANTISTO). Ŝi estas ĉefrespondeculino de la revuo Irana Esperantisto. Ŝi estas UEA fakdelegito ekde 1997 en Teherano.