Farid ad-Din Attar

Farid ad-Din Attar (perse فرید الدین عطار, Farīd ad-Dīn-e ʿAṭṭār; naskiĝis ĉirkaŭ 1145, mortis aprilon 1221), ofte konata simple kiel Attar, estis persa sufiisma poeto.

Farid ad-Din Attar
Persona informo
فَریدالدّین ابوحامِد محمّد عطّار نِیشابوری
Naskiĝo ĉirkaŭ 1145
en Nejŝaburo,  Selĝuka Imperio
Morto 1221
en Nejŝaburo,  Mongola Imperio
Tombo Attar Mausoleum vd
Religio Sufi vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo filozofo • poeto • verkistoapotekisto • biografo • mistikulo • Sufi vd
Verkado
Verkoj La Konferenco de Birdoj ❦
Tazkirat al-Awliya ❦
Mokhtar-nameh ❦
Book of secrets vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Tombo de Farid ad-Din Attar en Nejŝaburo.

Attar naskiĝis ĉe Nejŝaburo en Ĥorasano, kaj verŝajne lia patro estis farmaciisto. La nomo "Attar" mem signifas "farmaciisto", kaj Attar laboris en tiu profesio. Multaj homoj petis liajn konsilojn, kaj konfidis al li siajn problemojn, kaj tio profunde tuŝis lin. Fine li forlasis sian apotekon kaj vojaĝis al aliajn landojn, kie li renkontis sufiismajn ŝejkojn. Reveninte, li forte subtenis sufiismajn konceptojn.

Li mortis aprile de 1221 dum masakro fare de mongoloj. Dum la 16-a jarcento memore al li konstruiĝis maŭzoleo en Nejŝaburo.

Verkoj redakti

Attar mem diris ke li estas flua poeto en kies menson alvenas pli da ideoj ol li povus uzi. Tamen ne tute certas ke Attar fakte verkis ĉiujn el la multaj verkoj atribuataj al li.

Eble lia plej fama verko estas la longa poemo "La Konferenco de Birdoj" (arabe منطق الطیر, Manṭiq aṭ-Ṭajr). La upupo estras serĉon fare de diversaj specoj de birdoj por sia reĝo la simurgo (mita birdo), kaj la birdoj spertas multajn aventurojn kaj testojn. Ne ĉiuj finas la serĉon, sed tiuj kiuj sukcesas perdas sian propran identecon kaj iĝas ili mem la simurgo - metaforo de la unuiĝo de la homo spirito kaj Dio. La poemo plenplenas da sufiismaj konceptoj.

Galerio redakti