Farkaĵdin
vilaĝo en Serbio
Farkaĵdin, serbe Фаркаждин, slave Farkaždin, hungare Farkasd [farkaŝd] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 39 km²
- Koordinatoj: 45°11′18″N 20°28'11″E
- Alto super marnivelo: 63 m
- Loĝantaro: 1380
- Poŝtkodo: 23264
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
redaktiFarkaĵdin situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Timiş (kun ponto al Idvor).
Historio
redaktiĜis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Antalfalva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Farkaĵdin 1386 homoj, (1316 serboj (95 %), 49 ciganoj, 5 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo