Farkas Molnár
Farkas MOLNÁR [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Molnár Ferenc Farkas estis hungara arkitekto, pentristo, grafikisto, tipografo.
Farkas Molnár | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Molnár Ferenc Dénes Farkas |
Naskiĝo | 21-an de junio 1897 en Pécs |
Morto | 12-an de januaro 1945 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Hungara Belarta Universitato • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Bauhaus |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • pentristo • grafikisto • grafikartisto |

Farkas Molnár [1] naskiĝis la 21-an de junio 1897 en Pécs, li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Farkas Molnár frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, baldaŭ en Teknikuniversitato palatino József, fine en Staatliches Bauhaus (Vajmaro). Li eklaboris jam en 1919 en sia naskiĝurbo, kie li estis ne nur tipografo, sed ankaŭ adepto de kubismo kaj futurismo. Post 2 jaroj li pentradis en Italio, en la sama jaro li aliĝis al Bauhaus. Ekde 1924 li planadis modernajn loĝdomojn. En 1928 li akiris arkitektan diplomon, ĉar pli frue pro la maldekstra politiko li ne povis fari ekzamenon. Tiutempe li ankaŭ ekspoziciis. En 1931 li establis propran arkitektan laborejon, kie li projektis loĝdomojn. Li mortis pro bombatako dum sieĝo de Budapeŝto.
Elektitaj kontribuoj redakti
- projektoj de loĝdomoj kaj vilaoj ĉefe en Budapeŝto
- pentraĵoj
- grafikaĵoj
- akvafortoj
Memorigiloj redakti
Fontoj redakti
Galerio redakti
-
Grafikaĵo de Farkas Molnár
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Loĝdomo en Budapeŝto (1932)
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Loĝdomo en Budapeŝto (1934-35)
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Loĝdomo en Budapeŝto (1936)
-
Ne finkonstruita preĝejo en Budapeŝto (1935-1945)
-
Interna parto de la menciita preĝejo