RADNAI Farkas (pro. radnai), ĝis 1872 Rillhammer hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto naskita en Kisjenő la 25-an de marto 1848 kaj mortinta en Sümeg la 14-an de oktobro 1935.

Farkas Radnai
Persona informo
Naskonomo Rillhammer Farkas
Naskiĝo 25-an de marto 1848 (1848-03-25)
en Chișineu-Criș
Morto 14-an de oktobro 1935 (1935-10-14) (87-jaraĝa)
en Sümeg
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Biografio redakti

Radnai Farkas finis teologion en la universitato de Peŝto. Oni ordinis lin pastro 1871. En 1872 li alvenis la episkopan kortegon de Nadjvarado, kie pli poste li fariĝis oficejestro. De 1899 li estis kanoniko kaj gvidinto de porpastra instituto. De 1901 li estis helpepiskopo de kardinalo Lőrinc Schlauch. En 1904 li okupis la seĝon de episkopo de Besztercebánya. En 1919 oni elpelis el Ĉeĥoslovakio lin kune kun grafo Vilmos Batthyány, episkopo de Nyitra. Ili ricevis titolon de arkiepiskopo.

Verkoj redakti

  • A kereszténység és királyság szövetsége Magyarországon (Nagyvárad, 1900).

Fonto redakti