Le Landeron

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Faubourg du Landeron)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Landeron (stacidomo).
Le Landeron
Blazono de Le Landeron
Blazono de Le Landeron
Blazono de Le Landeron
La malnova urbocentro de Le Landeron
La malnova urbocentro de Le Landeron
La malvona urbocentro de Le Landeron
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  47° 3′ 20″ N 7° 4′ 0″ O / 47.05556 °N, 7.06667 °O / 47.05556; 7.06667 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 20″ N 7° 4′ 0″ O / 47.05556 °N, 7.06667 °O / 47.05556; 7.06667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4441
Areo 10,31 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 2525
Komunumkodo 6455
Mapo de Le Landeron
Mapo de Le Landeron
Mapo de Le Landeron
vdr

Pri la komunumo redakti

Le Landeron estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4441 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Le Landeron situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Bielo kaj etendiĝas en la ebenaĵo inter la Lago de Bielo kaj la Lago de Neŭŝatelo sudoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso. La sudan limon de la komunumo formas la kanalo de la rivero Thielle, kiu konektas la du lagojn. La komunumo konsistas el la urbeto Le Landeron, kaj la kvartaloj kaj setlejoj Faubourg du Landeron, La Russie, La Scie kaj Combes.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,31 km², de kiuj 43,3% estas kovritaj de arbaro, 39,5% servas por agrikulturo kaj 15,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Landeron limas en nordo al Lignières, en oriento La Neuveville (BE), en sudoriento al la Lago de Bielo, en sudo al Gals (BE), en okcidento al Cressier, kaj en nordokcidento al Enges.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Neŭŝatelo kaj la svisa aŭtovojo A5, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. De Le Landeron krome la kantona ĉefvojo 237.2 kondukas al Erlach. La urbo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Bielo kaj Neuŝatelo al Yverdon-les-Bains. Tra la komunumo pasas krome poŝtaŭtolinio de La Neuveville al Erlach (en la franca Cerlier), kaj la urbo ankaŭ disponas pri halteĵo por la ŝiplinioj sur la Lago de Bielo.

Vidindaĵoj redakti

Vidinda estas la malnova urbocentro de Le Landeron. Kun la escepto de unu sola domo, la tuta mezepoka konstrusubstanco de Le Landeron estas konservita kaj metita sub la protekto de la Svisa Federacio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Landeron datiĝas el la jaro 1209 kiel Landiron en dokumento, kiu koncedis fiŝkaptorajtojn. El tiu dokumento evidentiĝis, ke en tiu tempo la loko ne esits loĝata. Loĝdomoj situis ĉe la deklivo de Ĵuraso en loko, kiu nomiĝis Nugerol. En La Tour situis fortikaĵo, kiu estis detruiita en la jaro 1309. La 1-an de septembro 1325 la Grafo Rudolfo la 4-a de Neŭŝatelo aĉetis en la ebenaĵo de la rivero Thielle herbejon nomita Le Landeron kaj tie en la jaro 1328 ĝis 1329 konstruiis urbon. Le Landeron transprenis la liberpriveligiojn de Nugerol, kiuj estis kompareblaj kun la rajtoj de la urbo Neŭŝatelo, kaj kiujn la Grafo Ludoviko de Neŭŝatelo en la jaro 1350 konfirmis denove. En la jaro 1373 la Grafino Varenne de Neŭŝatelo koncedis al la urbo Le Landeron rajtojn, kiuj estis konfirmitaj, kiam la Baronejo Le Landeron en la jaro 1424 revenis al la regado de Neŭŝatelo. En la jaro 1449 Le Landeron faris burgorajtokontrakton kun la urbo Soloturno. Kiam en la jaro 1707 Prusio transprenis la regadon en Neŭŝatelo, la soloturnanoj devis retiriĝi el la regiono. En la jaro 1888 Combes estis integrita al la komunumo Le Landeron. Dank la diversaj liberecdokumentoj Le Landeron konservis grandan aŭtonomion. En Le Landeron estiĝis gildoj, kiuj gvidis la sorton de la urbo. Kiam post la revolucio de 1848 la princlando Neŭŝatelo fariĝis respubliko, Le Landeron aliĝis al ĝi. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti