Fausto Fermín Elhuyar (1755-1833) (n. en Logroño,  Hispanio, en la 11-a de oktobro 1755 - m. en Madrido,  Hispanio, en la 6-a de februaro 1833) estis hispana kemiisto kaj mininĝeniero, malkovrinto de la kemia elemento Volframo (1783), kune kun sia frato de Juan José Elhuyar. Li ankaŭ aktivis en la Meksikia Minlernejo kaj respondeculis pri la konstruado de la Mineja Palaco. Elhuyar lasis Meksikion iom post ties sendependiĝo.

Fausto Fermín Elhuyar
(1755-1833)
Persona informo
Fausto de Elhuyar
Naskonomo Fausto Fermín de Elhuyar
Naskiĝo 11-a de oktobro 1755
en Logroño,  Hispanio
Morto 6-a de februaro 1833
en Madrido,  Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Gefratoj Juan José Elhuyar vd
Profesio
Okupo kemiisto • mineralogo • malkovrintoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro nomiĝis Juan d'Elhuyar Surret, el franca deveno. Inter 1773 kaj 1777, li studis Medicinon, kirurgion, kemion, matematikon, fizikon kaj naturhistorion, kune kun sia frato Johano Jozefo, en Parizo. Post diplomiĝo, li reiris al Hispanio, kie li sin dediĉis al la studado de mineralogio, ĉefe tiu de Eŭskio kaj Navaro, kie li loĝis. En 1781, li nomumiĝis membro de la Eŭska Reĝa Societo de la Landamikaro[1], klerisma institucio, kie li ekinstruis mineralogion en Bergara, kiu estis sidejo, kaj de la Eŭska Societo, kaj de la samnoma universitato (nuntempe fandiĝis kun la Universitato de la Eŭska Lando). Dum tiu periodo, li komencis publikigi multenombrajn primineralajn artikolojn kaj dosierojn, ties ekstraktado, purigado, ktp. Dank'al siaj klopodoj, li famiĝis tra la tuta Eŭropo, kiel unu el la ĉefaj fakuloj pri tiuj demandoj. Principe, li eklaboris en la Kemia Laboratio[2] de Bergara, kune kun François Chavaneau (1754-1842)[3], kiu unue purigis la platenon. En la aŭtuno 1783, post pluraj monatoj, li, kune kun lia frato, unue malkovris kaj izolis la volframon. Li ankaŭ kunlaboris kun Joseph Louis Proust (1754-1826), fama franca kemiisto serve de la hispana reĝo Karlo la 4-a, kiu estris la Nacian Laboratorion, en Segovio.

En 1783, li vizitis multenombrajn universitatojn, samkiel la Minlernejo de Frajbergo, kie li prelegis pri metalurgio kaj minmaŝinaro. En la Universitato de Upsalo, li estis kunlaboranto de Torbern Olof Bergman (1735-1784), kaj en Köping, li vizitis la malkrovinton de la kloro, Carl Wilhelm Scheele (1742-1786), kiu anoncis la malkovron faritan de Elhuyar, tamen, li, ial kredigas sin kiel malkovrinto.

En 1785, kiam li revenis al Hispanio, li rezignis al sia ofico kiel profesoro, kaj, en julio 1786, li nomumiĝis Ĝenerala MinDirektoro, en Meksikurbo. Antaŭ ol ekplenumi la novan oficon, li ree vojaĝis Eŭropon, inter 1786 kaj 1788, por studi la Born-an Metodon cele al arĝentorafinado. Dum tiu vojaĝo, en 1787, li edziĝis al Ĵoan Raab, en Vieno. Li vivis en Meksikurbo la venontajn 33 jarojn, kie li fondis la lokan Minlernejon, en la 1-a de januaro 1792, kaj, li estris la konstruadon de tiu institucio, konata kiel Mineja Palaco, kies laboroj finiĝis ĉirkaŭ 1813, kaj konsideratas unu el la juveloj de la amerika novklasikismo. Krom tiuj klopodoj, li vizitis kaj plibonigis multenombrajn Reĝajn Minejojn ekzistantajn, draste pligrandigante ties produktadon, pere de la enkonduko de novaj esplormetodoj.

Post la sendependiĝo de Meksikio, li reiris al Hispanio, kie, dank'al sia larĝa sperto kaj konado pri la modernaj minmetodoj, li nomumiĝis Min-ministro, en 1822. Krom tio, li kontrolis la minprocezojn en Almadén, Guadalcanal kaj Rivero Tinto. Post sia eliro de la ministerio, li ree elektiĝis Ĝenerala Mindirektoro, kaj reprenis siajn laborojn rilate al la kemiesplorado ĝis siaj lastaj tagoj, en la 6-a de februaro 1833.

Selektita verkaro redakti

  • Análisis químico del wolfram, y examen de un nuevo metal, que entra en su composición, 1783
  • Don John Joseph und don Fausto de Luyart Chemische Zergliederung des Wolframs und Untersuchung eines neuen darinn befindlichen Metalles, 1786
  • Theorie d'Amalgamation, 1789
  • Indagaciones sobre la amonedacion en Nueva España: sistema observado desde su establecimiento, su actual estado y productos y aŭilios que por este ramo pueden prometerse la minería para su restauración, presentadas en 10 de agosto de 1814 al Real Tribunal General de Minería de Méjico, por su director Fausto de Elhuyar, Madrid: Imprenta de la Calle de la Greda, 1818, 142 p.
  • Indagaciones sobre la amonedacion en Nueva España ... - 1818
  • Memoria sobre el influjo de la mineria en la agricultura, industria, población y civilización de la Nueva-España en sus diferentes épocas, con varias disertaciones relativas a puntos de economia publica conexos con el propio ramo, Madrid: Imprenta de Amarita, 1825, 154 p.
  • Memoria sobre el influjo de la minería en la agricultura, industria, poblacion y civilizacion de la Nueva-España en sus diferentes épocas: con varias disertaciones relativas á puntos de economía pública con el propio ramo, 1825
  • Disertaciones metalúrgicas, Boletín del Instituto Geológico y Minero de España 45, pp. 439-572, 1941.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj
  1. Hispane: Real Sociedad Bascongada de Amigos del Pais.
  2. Laboratorium Chemicum.
  3. 3,0 3,1 Probert Encyclopedia[rompita ligilo]