Favorikonoretpaĝsimbolo (angle favicon, mallongigo de favorite icon: ikono de favorito aŭ paĝosigno) estas simboleto, kiu signas certan retpaĝon aŭ retpaĝaron kaj tiel, ebligas al la uzanto pli facile distingi malsamajn paĝojn. Ĝi ofte aperas maldekstre de la adresa linio, ĉe la maldekstra flanko de folikapo kaj ĉe la listo de paĝosignoj.

Ekzemplo de favorikono de la projekto Vikipedio: la litero "W" maldekstre de la adresa linio

Favorikono estas bildeto en formato kaj pikseloj.

Retumiloj montras favorikonon:

  • kiam estas difinita en kodo HTML per etikedo "link", ekzemple:
<link rel="shortcut icon" href="plik.ico"/>
<link rel="icon" type="image/x-icon" href="plik.ico"/>
kie "plik.ico" signifas relativan aŭ absolutan adreson URL de dosiero de favorikono.
https://eo.wikipedia.org/favicon.ico

Ambaŭ metodojn oni povas uzi samtempe.

Iaj retumiloj montras ikonon por ĉia vizitata retpaĝo (ekzemple Fajrfokso, Opero), aliaj retumiloj montras ikonon nur tiam, kiam paĝo estis aldonita al la listo de paĝosignoj (ekzemple Interreta Esplorilo).

La favorikono de Vikipedio estas grandlitera W.