Feŭdo Recklinghausen

La feŭdo Recklinghausen estas historia germana teritorio apartenanta al la elektoepiskopujo de Kolonjo. La germana nomo estas Vest Recklinghausen, kie la esprimo Vest povas signifi

  • distrikto de juĝejo, kies membrojn origine elektis la liberaj viraj loĝantoj de la distrikto (Vest signifas lauleĝa)
  • dokumento, kiu instalas vasalon en feŭdon kaj en ties propraĵojn (deduktebla de latine investitura)
Feŭdo Recklinghausen kaj ĉirkaŭo

La riveroj Emscher kaj Lippe formis la naturan limon al la graflando Mark kaj al la abatinejo Asindo en la sudo kaj al la princepiskopejo Monastero en la nordo. En la oriento fortikaĵoj inter Lippe kaj Emscher ŝirmis la limon al la regna urbo Dortmund. En la okcidento la Kolonja arbaro kaj la erikejo de Kirchhellen formis la liman al la duklando Kleve. La feŭdo proksimume kongruas kun la teritorio de la hodiaŭa distrikto Recklinghausen. Al la feŭdo krome apartenis partoj de la hodiaŭaj urboj Gelsenkirchen, Oberhausen kaj Bottrop. La sude de la Emscher situanta urbo Castrop-Rauxel kaj la norde de la Lippe situantaj partoj de la urbo Dorsten kaj Haltern am See tamen ne apartenis al Vest.

Historio redakti

Menciite unuafoje en la jaro 1228 la feŭdo estis posedaĵo de la elektoepiskopujo de Kolonjo. La Kolonja gubernatoro rezidis en Herten. Ekde 1446 ĝis 1576 la feŭdo estis garantiposedaĵo de la nobelo de Gemen, ekde 1492 de la grafoj de Holstein-Schaumburg.

Administre la feŭdo subdividiĝis plej malfrue ekde 1600 en la orienta supra feŭdo, plue administrata ekde Recklinghausen kaj en la okcidentan malsupra feŭdo administrata ekde la urbo Dorsten. Al la supra feŭdo apartenis la urbo kaj la paroko Recklinghausen kaj la paroĥoj Datteln-Ahsen kaj Datteln, Haltern am See-Flaesheim kaj -Hamm-Bossendorf, Castrop-Rauxel-Henrichenburg, Herten, Horneburg, Oer, Recklinghausen-Suderwich, Waltrop kaj Westerholt. Al la malsupra feŭdo apartenis la urbo kaj la paroko Dorsten kaj la parokoj Bottrop, Gelsenkirchen-Buer, Gladbeck, Gelsenkirchen-Horst, Kirchhellen, Marl, Oberhausen-Osterfeld kaj Marl-Polsum.

La Kolonja arkiepiskopo Ferdinando de Bavario dekretis la 4-an de septembro 1614, ke al ĉiu nekatoliko estus malpermesata daŭre restadi en la feŭdo. Tio validis ĝis 1802, kiam la feŭdo iris al la duko de Arenberg. En 1811 ĝi venis al la Duklando Berg. En 1815 la feŭdo estis enigata en la Prusan provincon Vestfalio kaj 1816 ĝi estas parto de la distrikto Recklinghausen.

La esprimo Vest (feŭdo) ankoraŭ nuntempe estas uzata, ekzemple por

  • la radiostacio Hit Radio Vest,
  • la muzeo Vestisches Museum,
  • la trafika entrepreno Vestische Straßenbahnen
  • la konstrua societo Vestische Wohnungsgesellschaft
  • la regiona banko Sparkasse Vest Recklinghausen aŭ la
  • pediatria kliniko Vestische Kinder- und Jugendklinik.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti