Februaro de 2008
(Alidirektita el Februaro 2008)
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
27-an de februaro
redakti- AFP kaj AP sciigas : "Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco". Fakte kandidato proponita de du svisaj parlamentaninoj estas UEA .
26-an de februaro
redakti- Novjorka Filharmonio estrita de Lorin Maazel koncertis en Granda Orienta Teatro de Pjongjango.
24-an de februaro
redakti- Marion Cotillard ricevis Oskaron por plej bona aktorino en la filmo La Môme (La Vie En Rose) de Olivier Dahan.
- Raúl Castro estis elektita kiel nova prezidento de Kubo.
- Balotoj en Kipro por prezidenteco, Demetris Kristofias - komunista ĉefsekretario - ricevis 53,53 %
23-an de februaro
redakti- Mortas Janez Drnovsek iama slovena prezidento, pro kancero
19-an de februaro
redakti- 04:07(JST) Atago de JMSDF kaj fiŝŝipo Seitokumaru koliziis sur maro 40 km-ojn fore de Minamiboso de Ĉiba en Pacifika Oceano. Seitokumaru sinkis, kaj malaperis du ŝipanoj de Seitokumaru.
- Toshiba deklaris ke ĝi retiriĝos el entrepreno de HD-DVD.
18-an de februaro
redakti- Fidel Castro abdikas pri ĉiu ŝtata pozicio.
- Opoziciaj partioj en Pakistano akiras plimulton (ĉ. 60 %) en la parlamentaj elektoj.
17-an de februaro
redakti15-a de februaro
redakti- Grupo de polaj astronomoj de projekto OGLE (The Optical Gravitational Lensing Experiment) gvidata de Andrzej Udalski prezentis en usona magazino Science la konstatojn pri trovita de ili planeda sistemo. Laŭ tiuj konstatoj, la trovita sistemo OGLE-2006-BLG-109 estas tre simila laŭ strukturo al la sunsistemo.
13-a de februaro
redakti- Kevin Rudd, ĉefministro de Aŭstralio, oficiale petas pardonon pro maljustaĵoj faritaj al aŭstraliaj indiĝenoj.
11-a de februaro
redakti- Fiaskas puĉo en Orienta Timoro, dum kiu estas grave vundita la prezidanto José Ramos-Horta.
9-a de februaro
redakti- Nebrasko forigas tute la elektran seĝon por la ekzekutado de mortpunoj.
3-a de februaro
redakti- Egiptaj policanoj kaj Hamas-membroj re-malfermas la limon inter la Gaza-strio kaj Egiptio.
- La teamo New York Giants venkas la 42-an Super Bowl, la plej eminentan matĉon de la usona piedpilko.
2-a de februaro
redakti- Franca prezidento Nicolas Sarkozy kaj iama manekeno Carla Bruni geedziĝas.
1-a de februaro
redakti- Prezidento Aleksandr Lukaŝenko subskribis dokumenton pri konstruado de nuklea elektrocentralo en Belorusio. La unua en la lando nuklea elektrocentralo ekfunkcios en la jaro 2016, laŭ la plano.