Februaro de 2021

monato de la jaro 2021
(Alidirektita el Februaro 2021)
februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en februaro 2021:

1-a de februaro 2021
  • Birmo Militista puĉo okazis en Birmo, la prezidanto Win Myint kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj Aung San Suu Kyi, nobel-premiito pri paco, estis enprizonigataj.
2-a de februaro 2021
4-a de februaro 2021
  • Nov-Zelando La registaro de Nov-Zelando anoncis la kreadon de nova oficiala ferio nomita Matariki. Ĝi reprezentas la komencon de la maoria Novjaro, kiu kunokazas kun la leviĝo de la Plejadoj, konataj en la maoria lingvo kiel Matariki. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
5-a de februaro 2021
9-a de februaro 2021
10-a de februaro 2021
  • Meksiko La Federacia Komisio pri la Protekto kontraŭ Sanaj Riskoj en Meksiko aprobis la krizan uzon de ĝia vakcino Convidicea CoAd5-nCoV kontraŭ la KOVIM-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
11-a de februaro 2021
  • Grekio La Parlamento de Grekio aprobis leĝoprojekton permesantan la kreadon de universitata policanaro kaj disciplina kunsido, kun la celo malebligi malpacon ĉe grekaj universitatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
12-a de februaro 2021
  • Rusio La neĝoŝtormo, kiu falegis sur Moskvon, superis la 24-horan rekordon por tiu tago, kiu estis starigita en la jaro 1973. En la urbo falis 9 cm da precipitaĵo, kio konsistigas unu kvaronon de la monata mezumo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
14-a de februaro 2021
17-a de februaro 2021
  • Usono Aro de vintraj ŝtormoj frapadis Teksason (Usono) dum la pasintaj tagoj, kaŭzante la mortojn de almenaŭ dek homoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
18-a de februaro 2021
21-a de februaro 2021
  • Ekvadoro En Ekvadoro estas publikigitaj oficialaj rezultoj de la prezidenta balotado. Kandidatoj Andrés Arauz kaj Guillermo Lasso partoprenos en la dua raŭndo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
22-a de februaro 2021
23-a de februaro 2021
  • Rusio Amnestio Internacia revokis sian antaŭan decidon agnoski malliberulo de konscienco la rusian politikiston Aleksej Navalnij, kondamnita pro rompo de kondiĉoj de antaŭaj verdiktoj. Antaŭe li estis kondamnita pro ekonomiaj fraŭdoj, sed restis libera. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Rusio Tvitero anoncis la forigon de cent kontoj supozeble konektitaj al la rusiaj aŭtoritatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
24-a de februaro 2021
25-a de februaro 2021
27-a de februaro 2021
28-a de februaro 2021
  • Jordanio Ministro pri internaj aferoj Samir Mobeidin kaj ministro pri justico Bassam Talhoŭni de Jordanio estis eksigitaj pro ĉeestanto ĉe publika bankedo, rompo de socia distancado kaj gvidlinojn pri maksimuma homkapacito. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.