Germanio

lando en centra Eŭropo
Ĉi tiu artikolo temas pri lando en Eŭropo. Por kemia elemento rigardu la paĝon Germaniumo.

GermanioGermanujo estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.

Federacia Respubliko Germanio[1]
Federacia Respubliko Germanujo[2]
Bundesrepublik Deutschland

Flago de Germanio

Blazono de Germanio

Flago Blazono
Nacia himno: national anthem of Germany
Nacia devizo: “Einigkeit und Recht und Freiheit”

(Germana por: Unueco, justo kaj libero)

suverena ŝtatolandosociala ŝtatojurŝtato • lando ĉe la Balta Maro • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Berlino
Oficiala(j) lingvo(j) germana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) ŝvaba dialekto, svisgermana lingvo, ripuara dialektaro, saterfrisa lingvo, jeniŝa lingvo, alemana, orientfrislanda platgermana lingvo, Suprasaksa germana dialekto, Main-Franconian, vestfala lingvo, leceburga lingvo, dana lingvo, malsuprasoraba lingvo, suprasoraba lingvo, Palatinata germana dialektaro, germana lingvo, nordfrisa lingvo, platgermana lingvo, germana signolingvo, okcidentjida lingvo
Plej ofta(j) religio(j) protestanta, katolika
Areo 357 168 km²
Loĝantaro 83 149 300 (2019)
Loĝdenso 266 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00;
somere UTC+02:00
Interreta domajno de
Landokodo DEU
Telefona kodo +49
Plej alta punkto Zugspitze
Plej malalta punkto Neuendorf-Sachsenbande
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Frank-Walter Steinmeier
Ĉefministro Olaf Scholz
Parlamento Bundesrat kaj Bundestag
Nacia tago 3-a de oktobro, Tago de la germana unueco (ekde 1990)
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
MEP laŭ 2013[3]
– suma 3 636 miliardoj da USD
– pokapa 44 999 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Germana Esperanto-Asocio
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri germana federaciismo.

La oficiala titolo estas germane Bundesrepublik Deutschland [BUNdesrepubli:k DOJĈlant] (Pri tiu ĉi sono aŭskultu), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss - en Esperanto Federacia Respubliko Germanio laŭ la gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de GermanioFederacia Respubliko Germanujo laŭ listo de la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj.[2] La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: federacia urbo) Bonno. Ekde la germana reunuiĝo de la 3-a de oktobro 1990 ĝi daŭrigas la ŝtatan agadon de la du antaŭaj laŭ la Malvarma Milito dividitaj germanaj ŝtatoj, neformale kutime nomataj okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj ambaŭ establiĝis en 1949.

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.

Germanio havas pli ol 80 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la due plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.

Geografio redakti

Germanio situas en Mezeŭropo, inter 47°16'15" kaj 55°05'33" laŭ norda latitudo kaj inter 5°52'01" kaj 15°02'37" laŭ orienta longitudo. Germanio norde limas al Danio (sur longeco de 67 km), nordoriente al Pollando (442 km), oriente al Ĉeĥio (811 km), sudoriente al Aŭstrio (815 km, sen la limo tra la Bodenlago), sude al Svislando (316 km, inkluzive la limon de la eksklavo Büsingen, sed sen la limo tra la Bodenlago), sudokcidente al Francio (448 km), okcidente al Luksemburgo (135 km) kaj Belgio (156 km) kaj nordokcidente al Nederlando (567 km). La tuta longeco de la limo estas 3 757 km. La nordokcidentaj marbordoj de Norda Maro kaj Balta Maro formas naturan limon. En la sudo, Germanio havas porcion da Alpoj (vd. Montaroj kaj mallevaĵoj).

La Nordgermana EbenaĵoNordaj Malaltaj Teroj (germane Norddeutsches Tiefland) estas unu el la ĉefaj geografiaj regionoj de Germanio. Ĝi estas la germana parto de la Nordeŭropa Ebenaĵo. La regiono limas kun la marbordoj de la Norda Maro kaj de la Balta Maro norde, kun la Germanaj Centraj Altaj Teroj (die Mittelgebirge) sude, kun Nederlando okcidente kaj kun Pollando oriente.

Norda Germanio (germane Norddeutschland) estas lingva, geografia, soci-kultura kaj historia areo ene de la Federacia Respubliko Germanio kiu inkludas la regionojn norde de la Uerdinger-linio. Suda Germanio (germane Süddeutschland) estas la nomo por la sudaj partoj de la Federacia Respubliko Germanio, kutime konsiderata la federaciaj ŝtatoj Bavario kaj Baden-Virtembergo same kiel la plej suda parto de Hesio.

Akvovojoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de riveroj en Germanio.

La plej grava rivero de Germanio estas la Rejno, venanta el Svislando, limanta al Francio, transiranta okcidentan Germanion (interalie Rejnlandon) kaj forlasante al Nederlando. Ĝin alfluas interalie la riveroj Neckar, Majno, Mozelo, Ahr, Sieg kaj Ruhr.

En la sudo fluas la Danubo, fontanta en Ŝvabio, survoje al Aŭstrio.

Venanta el Ĉeĥio, la Elbo trafluas mezan kaj poste nordan Germanion kaj plilarĝiĝanta post Hamburgo, ĝi fluas en la Nordan Maron. Same la nordan maron celas la riveroj Emso kaj Weser. La Odro ekde la Dua Mondmilito estas limrivero al Pollando.

Grandaj lagoj estas interalie la Bodenlago kaj Müritz. La lagoj de Bavario, ekzemple Ammersee, Chiemsee, Kochelsee, Simssee, Staffelsee, Starnberger See, Tachinger See, Tegernsee kaj Waginger See, havas apartan ĉar fone de iliaj bordoj videblas la impresa montara panoramo de la Alpoj.

Gravas por la lando ankaŭ la kanaloj, subzorge de la Akvotransporta oficejo de Germanio.

Insuloj redakti

 
Kretroko sur la insulo Rügen en 2003

Inter la plej gravaj insuloj de Germanio estas Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand kaj Pellworm.

Mezurita laŭ la marborda linio, Germanio havas rimarkindan kvanton da insuloj. En la Norda Maro la insuloj plej ofte estas en arkipelagoj, kiuj antaŭsituas la firmteron kaj kiuj reprezentas reziduan firmteron separitan de marbordo per landmalaltiĝo kaj sekvanta superakvigado. Tiuj estas subdividitaj en nordfrisajn kaj orientfrisajn insulojn, kiuj estas konsisteroj de la germana Vadmaro. La nord-frisaj insuloj apartenas al Ŝlesvigo-Holstinio kaj konsistas el la pli grandaj insuloj Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj Nordstrand kaj la konsiderinde pli malgrandaj haligoj (insuletoj). La orientfrisaj insuloj, kiuj apartenas al Malsupra Saksio, estas tre similaj laŭ grandeco kaj konstruo. La plej granda el tiuj insuloj estas Borkum. Speciala kazo estas la tre malproksime situanta insulo Helgoland, la sola germana insulo en libera maro.

La insuloj situantaj en la Balta maro tendence estas pli grandaj kaj pli reliefiĝaj. La plej granda el tiuj kaj samtempe la plej granda insulo de la tuta lando estas Rügen. Dua laŭ grandeco estas Usedom, kies orienta anguleto jam apartenas al Pollando.

Montaroj kaj mallevaĵoj redakti

 
La Tirpintmasivo de la okcidenta flanko.

La plej bone konata, parte germana montaro estas la Alpoj, situanta en la sudo de Germanio kaj estanta la sola altmontaro en la tuta nacio. Tie situas la plej alta monto nomata Zugspitze (2.962 m, elparolata kiel Cúgŝpice). De la sudo ĝis la nordo la mezaltaj montaroj tendence plialtiĝas kaj vastiĝas. Tiel, la federacia subŝtato, en kiu la alpoj komenciĝas, nome al Bavario, dividiĝas en la tiel-nomata Supra Bavario, kiu jam enkondukas la alpojn per pli alta grundo, kaj la Malsupra Bavario, kiu estas altece malpli alta ol la Supra parto de la subŝtato.

Alia konata montaro estas la Harco-montaro situante meze de Germanio kiel plej norda montaro de la lando. Ĝi situas en la subŝtatoj Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. En la harca montaro ankaŭ situas la konata esperanto-urbo Herzberg am Harz. La pejzaĝa regiono Rhön estas mezalta montaro en la centro de Germanio. La teritorio etendiĝas tra partoj de tri federaciaj landoj – nome la oriento de Hesio, la nordo de Bavario kaj la sudokcidento de Turingio. La plej alta punkto estas la monto Wasserkuppe, 950 metrojn super la marnivelo, kies pinto apartenas al la komunumo Gersfeld en Hesio.

Aliaj gravaj montaroj en Germanio estas la Elba Grejsmontaro, la Ercmontaro kaj la Luzacia Montaro. La plej alta mezmontara pinto estas la Feldberg (1.493 m) en la Ŝvarcvaldo.

Vidu ankaŭ artikolon Listo de vulkanoj en Germanio.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Germanio.

Mezepoko ĝis Franca Revolucio de 1789 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Germanio en la mezepoko kaj Germana Renesanco.
 
Henriko la 3-a.

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfranka regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.

Je la fino de la mezepoko, ĉirkaŭ 1500 p.K., la tiel nomata Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, la tiutempe unuiĝinta Unua Germana Regno kaj la posta orientfranka regno, konsistis el centoj da pli malgrandaj ŝtatoj. Sed ĝi estis nur loza lando, ĉar la princoj kaj reĝoj de la subŝtatoj ankoraŭ havis multe da politika potenco.

La Ostsiedlung (laŭvorte orienta setlado), nome Germana orienta etendo, estis la mezepoka orientena migrado kaj setlado de German-parolantoj el la Sankta Romia Imperio, speciale el ties sudaj kaj orientaj partoj, al malpli loĝataj regionoj de orienta Centra Eŭropo kaj okcidenta Orienta Eŭropo. La koncerna areo proksimume etendis el Slovenio en la sudo al Estonio en la nordo, kaj etendis en Transilvanion sudoriente. Parte, Ostsiedlung sekvis la teritorian etendon de la Imperio kaj de la Teŭtona Ordeno.

La Germana Renesanco, parto de la Norda Renesanco, estis kultura kaj arta movado kiu etendis inter germanaj pensuloj en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiu originiĝis en la Itala Renesanco. Multaj areoj de artoj kaj sciencoj estis influitaj, ĉefe pro la etendo de la Renesanca humanismo al variaj germanaj ŝtatoj kaj princlandoj. Estis multaj avancoj faritaj ĉe la disvolvigo de novaj teknikoj en la kampoj de arkitekturo, artoj kaj sciencoj. Germanio produktis du antaŭenigojn kiuj hegemonios en la 16a jarcento tra tuta Eŭropo: presarto kaj Protestanta Reformacio.

Kiam eksplodis la Tridekjara Milito de 1618 ĝis 1648, la Imperio estis malplifortigita, ĉar en ĝiaj limoj estiĝis religiaj malsamoj inter la katolika kaj la protestantisma eklezio.

Fine de la 18-a jarcento, okazis unu el la plej gravaj okazaĵoj de la eŭropa historio: Per la franca revolucio de 1789 komencis la nova Epoko de la Respubliko kaj la franca absolutismo estis detruita. Sed jam post iom da tempo akiris Napoleono Bonaparte, la revolucia estro, la ŝtatan potencon kaj nomis sin mem Imperiestro de la francoj. Tio ankaŭ influis la germanan politikon, ĉar Napoleono volis pligrandigi la teritorion de Francio.

1814 ĝis 1871 redakti

Post dudek jaroj da sangoplena batalado, la Napoleonaj militoj, dum kiuj Napoleono provis aneksi aliajn landojn, finiĝis kaj la militintaj kontraŭuloj de Francio (tiuj estis Britio, Aŭstrio, Rusio, Prusio kaj la aliaj germanaj ŝtatoj) faris konferencon en Vieno (nomita Viena Kongreso de 1814), en kiu estis decidiĝonta la futuro kaj la nova strukturigo de la eŭropa kontinento. Eksaj ŝtatoj estis nun kunigitaj en pli grandaj, ekzemple en Bavario. Tiel la germana teritoria formad-proceso progresis. Sed la Viena Kongreso ankaŭ havis aliajn rezultojn por Germanio: La Germana Federacio estis fondita, loza ŝtata alianco, kiu iomete rememorigas pri la eksa Sankta Romia Imperio, kiu estis disbatita per Napoleono en la jaro 1804. En tiu federacio lokiĝis ankaŭ la grandpotencoj Prusio kaj Aŭstrio, kiuj jam delonge konkuradis.

La ideoj, kiuj estis vekitaj en la Franca Revolucio pluvivis, kvankam la princoj kaj reĝoj de la militvenkintaj landoj refirmigis la monarĥiojn en la tiel nomata Bidermajra epoko. Sed tiam la monarĥioj estis konfrontitaj kun demokratiistoj, kiam en la jaro 1848 en Francio denove eksplodis revolucio. La revolucio estis, same kiel en la jaro 1789, direktata kontraŭ la monarĥioj de Eŭropo. Ĝi ŝanĝis la situacion en multaj landoj, ekzemple en Francio ĝi restarigis respublikon, sed finfine la revolucio fiaskis, forigita de la trupoj de la monarkoj.

 
Dua Germana Imperio fondita en Versajlo, 1871. Bismarck staras centre en blanka uniformo.

Baldaŭ post la Revolucio de 1848, la plej grandaj potencoj ene de la Germana Federacio, Aŭstrio kaj Prusio, komencis kontraŭagi. La ministroprezidanto de la reĝlando Prusio, Otto von Bismarck, celis unuigi la germanajn ŝtatojn sub la prusa regado. Kiam Prusio aneksis la teritoriojn de Ŝlesvigo kaj Holstinio, kiuj estis regionoj en norda Germanio, Aŭstrio vidis danĝeron en la prusa potenco. En la jaro 1866 eksplodis milito inter la du grandpotencoj, kaj la Germana Federacio, fondita en la Viena Kongreso, disfalis. La sudgermanaj landoj aliĝis kun Aŭstrio kontraŭ Prusio, sed tamen ili ne povas venki super la tre progresema reĝlando.

Post la venko de Prusio en la Interfrata Milito (interfrata, ĉar Prusio kaj Aŭstrio estis ambaŭ delonge partoj de la Sankta Romia Imperio, do preskaŭ kiel fratoj), nova alianco estiĝis: la Nordgermana Federacio, kiu estis konfederacio inter ĉiuj aliancanaj ŝtatoj de la Prusa Reĝlando en la Interfrata Milito.

Plua milito kontraŭ Francio, kiu vidis la rapidan kreskon de la prusa potenco timante tro fortan najbaron, instigis la sudajn germanajn ŝtatojn aliĝi al la Nordgermana Federacio. Post venko super la Franca Imperio en 1871, Prusio estis venkanta mondpotenco, kaj nun ĝi povis esperi, havi sufiĉe da influo al la aliaj germanaj ŝtatoj. Por finigi la Germanan Unuigon, Bismarck sendis leteron al la bavaria regno, kiu jam havis grandan influon al la sudgermanaj landoj kaj persvadis lin fari alvokon al ĉiuj reĝoj de tiuj regnoj, proponi al la prusa reĝo titolon de Germana Imperiestro. Akceptinte tion, la prusa reĝo Vilhelmo la 1-a iĝis Unua Imperiestro de la Dua Germana Imperiestra Regno - nun estante ne interŝtata alianco, sed tute firma imperia ŝtato.

1871 ĝis 1918 redakti

 
Vilhelmo la 2-a.

Kun ĉirkaŭ du trionoj de ĝia teritorio kaj loĝantaro, Prusio estis la dominanta parto de la nova Germana Imperio; la reĝo de Prusio ankaŭ agis kiel Germana Imperiestro, kaj Berlino iĝis ĝia ĉefurbo. La politiko de Bismarcko celis formi aliancojn kun aliaj eŭropaj potencoj, izoli Francion kaj eviti militon.

Sed kiam Vilhelmo la 2-a iĝis Imperiestro de la regno fine de la 19-a jarcento, Germanio serĉis mondvastan agnoskon per kolonioj, ekzemple en Germana Orient-Afriko, Germana Sudokcidenta Afriko, Togolando, kaj Kameruno.[4]. La tempo sekva estis akompanata de granda industriigo en Germanio, precipe en la Ruhr-regiono. La plej multaj aliancoj, en kiuj Germanio estis iĝinta parto, ne estis renovigataj, kaj novaj aliancoj eksklusivis la landon.[5]

La 28an de junio 1914, okazis la tiel nomata atenco de Sarajevo, la mortigo de arkiduko Franz Ferdinand kaj lia edzino. Tio estis la finfina instigo de la Unua Mondmilito. Germanio, kiel parto de la alianco de Centraj Potencoj, devis suferi malvenkon kontraŭ la entento (granda alianco, interalie kun Francio kaj Britio) en unu el la plej sangoplenaj konfliktoj de ĉiuj epokoj. Ĉirkaŭ du milionoj da germanaj soldatoj mortis en la Unua Mondmilito.[6] Kiam Usono eniris en la militon, ĝia prezidanto Woodrow Wilson postulis, ke Germanio demokratiiĝu antaŭ ol iuj traktatoj estis farotaj. Novembre 1918, Germana Revolucio eksplodis kaj devigis kaj Vilhelmon la 2-an kaj ĉiujn regantajn princojn eksiĝi. Armistico finigis la militon, la 11-an de novembro, kaj Germanio devis subskribi la traktaton de Versajlo junie 1919. En Germanio oni konsideris la traktaton kiel humiligan kontinuigon de la milito, kaj ĝi estas ofte citata kiel influo al la ascendo de naziismo.[7] Dume, 1917, eksplodis Soveta Revolucio en Rusio, kaj la lando fariĝis komunisma reĝimo, laŭ la ideo de la germana filozofo Karl Marks: Sovetunio fondiĝis.

1918 ĝis 1945 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Vajmara Respubliko kaj Nazia Germanio.
 
Adolf Hitler

En Vajmaro, kultura urbo en Germanio, estis malfermita la Nacia Asembleo, kiu havis la taskon, doni al Germanio novan konstitucion post la malvenkita milito. Ĉar la Imperiestro jam estis eksiĝinta, la ŝtata formo iĝis demokratia, kaj pro tio la nova ŝtato nomiĝis Vajmara Respubliko. Sed rekte en ĝia komenco, la respubliko devis suferi krizajn jarojn, dum kiuj okazis mortigoj de politikistoj, protestoj kontraŭ la traktato de Versajlo, mona krizo kaj okupo de la Ruhr-regiono per francoj kaj belgoj. Krome la nova regno ne estis parto de la Ligo de Nacioj, mondvasta organizaĵo, kiu reprezentis la ŝtataron je tiu tempo kiel antaŭanton de Unuiĝintaj Nacioj. Tion ŝanĝis Gustav Stresemann, kiu iĝis Regna Kanceliero en la plej krizoplena jaro 1923, en kunlaboro kun la franca ĉefministro Aristide Briand, kaj por ebligi al Germanio la vojon al la ŝtataro, ili ambaŭ ricevis la nobel-premion pri paco.

Sed la germana dekstro konsideris la Versajlan Traktaton kiel nacian insulton, kaj kiam mortis Stresemann (kiel fondanto de paco inter Germanio kaj Francio) en 1929, la naziismo povis kreski kaj gajni anojn. En la jaro 1933 iĝis Adolf Hitler Regna Kanceliero, kiu estis ideologie tre dekstra politikisto, kiu devenis el Aŭstrio. Li estigis diktaturan Germanion. En tiu diktaturo li lasis persekuti naciajn minoritatojn kaj jam tri jarojn post lia kancelieriĝo, 1936, Germanio helpis al la faŝisma revolucio en Hispanio. Kaj tri jarojn post tio, 1939, germanaj soldatoj ekatakis Pollandon; la komenco de la Dua Mondmilito. Kiam ankaŭ Francio kaj la Sovetunio estis atakitaj de Germanio, kaj kiam Usono eniris en la militon, la milita fato sin turnis. La milito finiĝis en la jaro 1945, kiam Hitler sin mortigis kaj la armeo de Germanio kapitulacis.

 
Berlino en ruinoj post la Dua Mondmilito

Post la milito, en kiu la germanoj denove estis venkitaj, la nazioj estis starigitaj antaŭ la tribunalon de Nurenbergo, kie juĝistoj el la venkintaj ŝtatoj faris juĝojn super la ĉefkrimuloj de la milito. Oni vidis, ke la reĝimo de Hitler ne nur faris suferigan militon, sed ankaŭ estis opresinta ĉiujn, kiuj ne volis esti parto de tiu krimo. Ili praktikis genocidon per mortigi 6 milionojn da Judoj (vd. Holokaŭsto), kaj ili mortigis ĉiujn aliajn homojn, kiuj ne similis al la modelo, kiu estis - laŭ la personeca impreso de Hitler - «arja».

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Forpelo de Germanoj (1944–1950).

Dum la lastaj etapoj de la Dua Mondmilito kaj dum la post-milita periodo, Germanaj civitanoj kaj personoj de Germana praularo estis elpelitaj el variaj Orienteŭropaj landoj kaj senditaj al la restanta teritorio de Germanio kaj Aŭstrio. Post 1950, kelkaj el ili elmigris al Usono, Aŭstralio, kaj al aliaj landoj el tie post konstato de malfacila integriĝo al siaj novaj germanaj loĝlokoj. La koncernaj areoj estis ĉefa la iamaj orientaj teritorioj de Germanio, kiuj estis aneksitaj ĉefe de Pollando kaj de Sovetunio post la milito, same kiel la Germanoj kiuj estis loĝantaj trans la antaŭmilitaj limoj de Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio, kaj la Baltaj ŝtatoj. La Nazioj estis farintaj planojn — nur parte kompletigitaj antaŭ la malvenko de Nazioj — por forigi multajn Slavajn kaj Judajn popolojn el Orienta Eŭropo kaj setligi la areon el Germanoj.[8][9] La postmilita elpelo de Germanoj formis gravan parton de la geopolitika kaj etna rekunfigurado de Orienta Eŭropo en la konsekvencoj de la Dua Mondmilito, kiuj klopodis krei etne homogenajn landojn ene de redifinitaj landlimoj.[10] Inter 1944 kaj 1948 ĉirkaŭ 31 milionoj da personoj, kiel etnaj Germanoj ('Volksdeutsche') same kiel la Germanaj civitanoj ('Reichsdeutsche'), estis porĉiame aŭ provizore translokigitaj el Centra kaj Orienta Eŭropo.[11]

Iamaj orientaj teritorioj de Germanio redakti

 
Iamaj orientaj teritorioj de Germanio perditaj profite al Pollando kaj Sovetunio dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj aperas grize kaj nigre, respektive. Nuntempa Germanio estas markita ruĝe en tiu mapo.

La iamaj orientaj teritorioj de Germanio (germane Ehemalige deutsche Ostgebiete) estas tiuj provincojregionoj orientaj al la nunaj orientaj limoj de Germanio (nome la Odro-Niso-limo) kiuj estis perditaj de Germanio post la Unua Mondmilito kaj poste en la Dua Mondmilito. La teritorioj perditaj post la Unua Mondmilito estas plej el la Provinco Posen kaj Okcidenta Prusio, kaj pliaj teritorioj perditaj post la Dua Mondmilito estas Orienta Prusio, Transpomeranio, Orienta Brandenburgo, Supra Silezio, kaj preskaŭ la tuta Malsupra Silezio.[12]

1945 ĝis 1990, du germanaj ŝtatoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Germanio#Du ŝtatoj en Germanio (1949-1990).
 
Okupitaj zonoj en Germanio, 1947.
 
Berlina Muro antaŭ la Brandenburger Tor antaŭ sia falo en 1989

1945: La Dua Mondmilito ege detruis multegajn urbojn en la tuta Eŭropo. La venkintoj konstatis, ke tiu milito estis eĉ pli vasta, pli detruiginta ol la Unua Mondmilito. Por tio, ke la mondpaco estu garantiota en la futuro kaj ke neniam denove ekestu militoj kiel tiaj, ili decidis je la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj. Sed kvankam preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estis partoj de ĝi, la UN ne povis eviti la tiel nomatan Malvarman Militon: La malsimilecon kaj konkuradon inter la komunisma sistemo de la Sovetunio kaj de la kapitalisma sistemo de Usono. La komunismo en la Sovetunio ne estis tia, pri kia Karl Marks estis pensinta, sed ĝi havis reĝiman estraron.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Okupacio de Germanio.

Kiam Germanio estis dividita en kvar okupitajn zonojn, la franca, usona kaj brita zonoj unuiĝis, dum la sovetunia zono en la oriento restis sola. Sub la superforto de Usono, la okcidentaj nekomunismaj ŝtatoj fondis la tiel nomatan NATO-n, militan pakton, en la jaro 1949. Poste fondiĝis alia milita pakto, nome la Varsovia Kontrakto, kiel ekvivalenta komunisma interŝtata alianco, dominata de la Sovetunio. La limo de la nekomunismaj al la komunismaj ŝtatoj estis nomata Fera Kurteno. Kun la Plano Marshall, projekto por restarigi Eŭropon, lanĉita en 1947, Usono volis plibonigi siajn rilatojn al Germanio.

En la sovetunia parto de Germanio baldaŭ kreiĝis ŝtato nomita Germana Demokratia Respubliko (GDR), dum en la nekomunisma, de Usono dominita parto, kreiĝis ŝtato kun la nomo Federacia Respubliko Germanio (FRG), kiel la lando, kiu hodiaŭ estas nomata Germanio. La eksa ĉefurbo, Berlino, estis dividita kaj konsistis nun el okcidenta parto, kiu apartenis al la FRG, kaj el orienta parto, kiu estis parto de GDR. En la Germana Konstitucio (de la FRG) estas deklarita la reunuiĝo de Germanio en libera Eŭropo kiel ŝtata celo.[13]

Aŭguste de 1961 estis kreita la Berlina Muro, kiel forigo de la Fera Kurteno kaj kiel signo de la divido de Germanio. La kialo por tio estis tumultoj en la GDR en 1953 kaj daŭraj fuĝoj el la GDR.

La Ostpolitik estis politiko gvidita de okcidentgermana kanceliero Willy Brandt, kiu celis kompromiti rilatojn inter Okcidenta Germanio kaj la komunistaj blokaj landoj uzante la sloganon "Ŝanĝo per proksimiĝo".

Per la Glasnost- kaj Perestrojko-politiko de Miĥail Gorbaĉov, kiu plibonigis la rilatojn inter la Sovetunio kaj la NATO-ŝtatoj kaj precipe ŝanĝis aferojn koncerne la enlandan politikon, kaj per la konsentema politiko en la ambaŭ germanaj ŝtatoj kaj en Usono, la limo transpasebliĝis. Sed la instigon donis la popoloj mem, kiuj trapasis amase la limojn inter la komunismaj kaj nekomunismaj landoj en la jaro 1989. Finfine, la 3-an de oktobro 1990, okazis ŝtata akto en Berlino por la reunuiĝo de la du Germanioj al la unuiĝanta Federacia Respubliko Germanio.

Ekde la reunuiĝo redakti

Post kiam la tiel-nomata demando pri unueca germana ŝtato estis solvata, la politikistoj faris kelkajn decidojn por pliunuigi ambaŭ germanajn partojn. Oni decidis, ke la riĉaj federaciaj landoj pagu monon al la plimalriĉaj, inter kiuj estis precipe la orientgermanaj federaciaj landoj, al kiuj mankis ekonomia forteco, post kiam la socialisma ekonomio ne estis bone funkcianta dum ĉirkaŭ 40 jaroj. Krome, la ĉefurbo de la Federacia Respubliko moviĝis de Bonn al Berlino en la jaro 1999.

Paradokse, en la subŝtatoj, kiuj antaŭe estis partoj de la Germana Demokratia Respubliko kaj do estis socialismaj, la partio NPD ekis havi grandan influon al la popolo. Alie ol en la okcidenta landoparto, tiu ekstreme dekstra partio gajnis seĝojn en du orientaj federaciaj landoj, nome al Meklenburgo-Antaŭpomerio kaj Saksio.

Politika sistemo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstitucio (Germanio).
 
Bundestag, plenkunvenejo.

La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento (germane Bundestag), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.

Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (germane Bundesrat), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto nek ĉambro de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la malnova Reichstag antaŭ 1806. La Federacia Konsilio konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).

Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron (germane Bundeskanzler) laŭ propono de la Federacia Prezidanto. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidanto la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur se ĝi samtempe elektas novan. Tiu procedo nomiĝas konstrua mocio de demisio (germane Konstruktives Misstrauensvotum).

La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Kunveno. Tiu organo kunvenas nur por elekti Federacian Prezidanton, kutime ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Ekzemple, la prezidanto rajtas dissolvi la parlamenton.

La Federacia Kabineto aŭ la Federacia Registaro (germane BundeskabinettBundesregierung, mallongigita: BReg, plennomo: Die Bundesregierung der Bundesrepublik Deutschland, kio signifas la Federacia Registaro de la Federacia Respubliko de Germanio) estas la plenuma povo de Germanio. La kabineto konsistas el la kanceliero (ĉefministro) kaj diversaj ministroj. Kabinetaj proceduroj estas bazitaj sur Artikoloj 62 ĝis 69 de la Germana konstitucio.

Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krom tiuj en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2013) sidas la frakcioj de la verduloj (Alianco '90/La Verduloj) kaj de la Maldekstra Partio, kiu antaŭe nomiĝis PDS (Partio por Demokratia Socialismo). La libera partio (FDP), kiu ĉiam apartenis al la parlamento ekde la kreiĝo de la respubliko, ne plu apartenas al ĝi ekde la federacia elekto de 2013.

La Registaro de Germanio disponas je sia servo de la agado de Gazetara kaj informa centro kiu kolektas ĉiujn informojn de la unuopaj ŝtataj ministerioj kaj de la oficejo de la federacia kanceliero de Germanio, kiun ĝi peras al novaĵagentejoj, amaskomunikiloj, unuopaj ĵurnalistoj kaj al la ĝenerala publiko.

Politika subdivido redakti

La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj (LandBundesland, pl. Länder). Ili estas ŝtatecaj politikaj unuoj. Ekde 1990 estas 16 landoj:

Ano de federacia lando estas ĉiu loĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj loĝantoj.

Inter la Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio (Bundesrat), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).

Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Eksteraj rilatoj redakti

 
Angela Merkel estas konata figuro en la internacia politiko; tie kun Petro Poroŝenko kaj Joe Biden, 7a de februaro 2015.

Jam komence de la 20-a centojaro, Germanio estis “tro malgranda por regi super aliaj, sed tro granda por la balanco de potencoj en Eŭropo[14]. Ke Germanio estas “tro granda por Eŭropo, sed tro malgranda por la mondo”[15][16], estas fakto ankaŭ koncerne la hodiaŭan Germanion, kiu ŝajnas havi precipan rolon en la Eŭropa politiko. Tion kaŭzis la financa dominanteco de Germanio, pro kiu Angela Merkel, kiu estas kanceliero dum la Eŭropa ŝuldokrizo, gajnis da politika potenco ankaŭ en la aliaj landoj de EU. En Grekio, kie la krizo plej fortas, koleriĝintaj demonstraciantoj nomis la germanan ŝtaton “kvara regno”, aludante al la “tria regno”, kiu estas sinonimo de Nazia Germanio.

Ekde la eniĝo de okcidenta Germanio en la NATO, la federacia respubliko apartenas al alianca sistemo de Usono, kiu estas ties plej grava partnero sur la internacia scenejo. Krome, la germana nacio provas ĉiam teni bonajn rilatojn al Israelo, al kiu ĝi ŝuldas multon pro la nazia diktatoreco.

Ekonomio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Germanio.

La ekonomio de Germanio estas la unua plej granda en Eŭropo kaj la kvara plej granda en la mondo laŭ malneta enlanda produkto, aktuale en 2017. Germana MEP estis 3,69 duilionoj USD tiun jaron. MEP pokape, ekskludante aĉetpovo-parecon (PPP), estis proksimume 52,000 USD, kaj estis la 16-a plej alta en la mondo. En 2013 la malneta enlanda produkto estis laŭ aktualaj prezoj 3 636 miliardoj da usonaj dolaroj,[3] do mezume ĉirkaŭ 44 999 usonaj dolaroj por ĉiu loĝanto. Ĉefa faktoro de la bona industrio de Germanio estis dum multaj jarcentoj la grundaj karbo-provizoj en la Ruhr-Regiono.

La germana ekonomio estas eksportorientita. Aktuale en 2017, la volumo de eksportaĵoj de Germanio estas la tria plej alta en la mondo, post Ĉinio kaj Usono kaj je konsiderinda marĝeno de la kvara plej granda eksportisto, Japanio. Kaj eksportaĵoj konsistigis 47% de ĝia MEP tiujare, indico signife pli alta ol tiu de Ĉinio kaj Usono. Ĉi tio estas malgraŭ la relativa forto de la eŭro. Ĝiaj ĉefaj komercaj partneroj inkluzivas Francion, Usonon, Ĉinion, Brition, Italion kaj Nederlandon. La ĉefaj eksportindustrioj estas veturiloj, maŝinaro, elektronika ekipaĵo, kemiaĵoj kaj farmaciaĵoj.

Industrio konsistigis ĉirkaŭ 30% de MEP en 2017. Ĉi tiu indico estas relative alta por okcidentaj landoj, kvankam, kiel aliaj landoj, la parto de industria produktado malpliiĝas ekde la fino de la 20-a jarcento. La industria sektoro dependas de sperta personaro, reputacio kaj multjara tradicio. Signifa rolo en la industrio estas ludita fare de malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, kelkaj el kiuj estis familioposedataj dum generacioj (ĉi tiuj entreprenoj estas neformale referitaj kiel Mittelstand).

Agrikulturo laborigas proksimume 1.4% de la laborantaro, rekte kontribuas proksimume 0.7% de la MEP (aktuale en 2017), kaj liveras grandan parton de la krudaĵoj por la nutraĵa industrio - laktejoj, vinfarejoj kaj bierfarejoj ekzemple. Relative granda parto de la agrikultura produkto venas de malgrandaj familiaj bienoj, kvankam la parto de kompanioj kiuj posedas gigantaj bienoj konstante pliiĝas. La lando estas benita kun fekunda kaj facile kultivebla tero kaj akvo, kaj proksimume duono de sia areo estas uzita por agrikulturo. Inter la gravaj kultivaĵoj estas cerealoj, sukerbetoj kaj terpomoj, same kiel brutaro, ĉefe porkoj kaj bovoj por viando kaj lakto.

Germanio havas ampleksan bonfartan sistemon, kiu provizas civitanojn per diversaj servoj. La socia bonfara sistemo en Germanio havas profundajn historiajn radikojn; Ĝi komenciĝis per la proksima rilato inter la individuo kaj socio kiu kreiĝis post la reformacio, tra la reviviĝo de la prusia reĝlando post la tridekjara milito, kaj poste je komenco de la industria revolucio. La antikva bonfara sistemo estas rigardata kiel pozitiva aspekto de germana socio, kaj multaj germanoj fieras pri ĝi. La sistemo disponigas universala sanzorgado (kvankam neregistara), senlaborsubtenojn, infansubvenciojn kaj aliajn sociajn bezonojn.

Temo, kiu kaŭzas maltrankvilon en Germanio, estas la alta nivelo de senlaboreco, kiu restas alta dum multaj jaroj (precipe en la orientaj landoj kaj ĉe junaj plenkreskuloj), kaj kaŭzas malpliiĝon de loka postulo, kiu malrapidigas la ekonomian kreskon. Tamen, la germana ekonomio devis sorbi la kostojn de la reunuiĝo, faktoro kiun iuj riproĉas por la malrapida kreskorapideco de Germanio kompare kun aliaj landoj en la Eŭropa Unio. Ĝis hodiaŭ, en la areoj kiuj apartenis al Orienta Germanio, ekzistas neniu taŭga ekonomia infrastrukturo por la establado de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kiuj estis la fundamento de la ekonomia sukceso de Okcidenta Germanio.

Kompanioj redakti

El la mondaj 500 plej grandaj kompanioj mezuritaj laŭ iliaj enspezoj en 2014 listigitaj per la Fortune Global 500, 28 estas ĉefsidejitaj en Germanio. 30 Germanio-bazitaj kompanioj estas inkluditaj en la germana akcia indico (Deutscher Aktienindex, DAX). Konataj internaciaj firmaoj inkludas la sekvajn: Mercedes-Benz, BMW, SAP, Volkswagen, Audi, Siemens, Allianz, Adidas, Porsche, kaj DHL (en la germana poŝta grupo)[17].

Germanio estas agnoskita por sia granda parto da fakaj malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. Ĉirkaŭ 1 000 el tiuj entreprenoj estas, en la tutmonda merkato, estroj en sia fako[18]. Berlino evoluigis floran, kosmopolitan centron por ekfirmaoj kaj iĝis gvida loko por riskkapitalo-financita firmaoj en la Eŭropa Unio.[19].

Scienco kaj teknologio redakti

 
Superkonduktanta resonanca kavo el niobo por TESLA-projekto en Hamburgo; la kavo je 1,25 m havas resonancfrekvencon de 1,3 Ghz.

Germaniaj atingoj en la sciencoj estis signifaj, kaj strebado al esploro kaj disvolvigo (angle research and development, mallongigo R&D) estas esenca parto de la ekonomio[20].

 
Eŭropa kosma operacia centro (EKOC) en Darmŝtato.

Germanio estis la hejmo de multaj famaj inventistoj kaj inĝenieroj, kiaj Johannes Gutenberg, kiu estas konsiderita kiel inventisto de la presmaŝino de moveblaj tipoj en Eŭropo; Hans Geiger, la kreinto de la kalkulilo Geiger; kaj Konrad Zuse, kiu konstruis la unuan plene aŭtomatan ciferecan komputilon[21][22]. Tiaj germanaj inventistoj, inĝenieroj kaj industriuloj kiel la grafo Ferdinand von Zeppelin[23], Otto Lilienthal, Gottlieb Daimler, Rudolf Diesel, Hugo Junkers kaj Karl Benz helpis elvolvi modernan aŭtomobilan kaj aviadilan transport-teĥnologion[24]. Germanaj institucioj kiel la germana kosma centro (germane Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt) estas la plej granda kontribuanto al Eŭropa Kosma Agentejo (EKA). La aerospaca inĝeniero Wernher von Braun evoluigis la unuan kosman raketon ĉe Peenemünde kaj poste estis elstara membro de la usona agentejo NASA kaj evoluinta la Saturn-5 kiel luna raketo.

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de Germanio konsistas laŭ etnoj el 95,1% germanoj, 2,4% turkoj, 0,7% italoj, 0,4% grekoj, 0,4% poloj kaj 1,1% aliaj. Laŭ religioj estas 32,3% katolikoj, 32,1% protestantoj, 3,2% islamanoj, 3% anoj de aliaj religioj kaj 28,5% homoj sen konfesio.

Lingvoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo germana lingvo.

La oficiala lingvo estas la germana. Krome ekzistas minoritataj lingvoj tradicie parolataj sur la germana teritorio, kiel la platgermana, dana, frisa kaj soraba; ĉi tiuj kvar lingvoj estas oficiale agnoskitaj minoritataj lingvoj. Krome ekzistas minoritataj lingvoj de enmigrintoj, kiuj tamen ne estas oficiale agnoskitaj: la turka, la rusa, la pola kaj aliaj.

Demografio redakti

 
evoluo de la loĝantaro de Germanio de 1961 ĝis 2010

La plej grandaj urboj de Germanio estas:

N-ro loĝantonombro urbo
1. 3 644 826 Berlino (Berlin)
2. 1 841 179 Hamburgo (Hamburg)
3. 1 471 508 Munkeno (München)
4. 1 085 664 Kolonjo (Köln)
5. 753 056 Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main)
6. 634 830 Stutgarto (Stuttgart)
7. 619 294 Duseldorfo (Düsseldorf)
8. 587 857 Lepsiko (Leipzig)
9. 587 010 Dortmundo (Dortmund)
10. 583 109 Asindo (Essen)
11. 569 352 Bremeno (Bremen)
12. 554 649 Dresdeno (Dresden)
13. 538 068 Hanovro (Hannover)
14. 518 365 Nurenbergo (Nürnberg)

Kulturo redakti

 
La germana komponisto Ludwig van Beethoven (1770-1827).

La germana lando estas ofte nomata Das Land der Dichter und Denker (la tero de poetoj kaj pensuloj).[25] La germana kulturo ekis multe antaŭ la apero de Germanio kiel naci-ŝtato kaj ĝi enhavis la tutan zonon de germana lingvo. Ekde ties radikoj, la kulturo, en Germanio formiĝis de la ĉefaj intelektaj kaj popularaj tendencoj en Eŭropo, kaj religiaj kaj nereligiaj. kiel rezulto, estas malfacile identigi difinitan tradicion kiel germana separante ĝin el la pli ampleksa kadro de la alta kulturo tuteŭropa.

Alia sekvo de tiuj cirkonstancoj estas la fakto ke kelkaj historiaj figuroj, kiaj Wolfgang Amadeus Mozart kaj Nikolao Koperniko, inter aliaj, kvankam ne estis ŝtatanoj de Germanio en la moderna senco, devas esti konsiderataj ene de la kunteksto de la kultura germana etoso por kompreni iliajn verkojn.

Scienco redakti

 
Alexander von Humboldt (1769–1859).

Germanio estis hejmo de kelkaj el la plej elstaraj priserĉistoj en diversaj sciencaj fakoj.[26] La Nobel-premio estis aljuĝita al pli ol 100 germanaj (ĉu devenaj aŭ ŝtatanece) premiitoj[27]. En la komenco de la 20-a jarcento, germanaj premiitoj havis pli da premioj ol ajna alia nacio, speciale en la sciencoj (fiziko, ĥemio, kaj fiziologiomedicino)[28][29] Rimarkindaj germanaj fizikistoj antaŭ la 20-a jarcento inkludas la sciencistojn Hermann von Helmholtz, Joseph von Fraunhofer kaj Gabriel Daniel Fahrenheit, inter aliaj.

Poste Albert Einstein enkondukis la relativecan teorion pri lumo kaj gravito en 1905 kaj 1915 respektive. Kune kun Max Planck, li estis instrumenta en la enkonduko de kvantuma mekaniko, en kiu Werner Heisenberg kaj Max Born poste plenumis gravajn kontribuojn[30]. Otto Hahn estis pioniro en la kampoj de radioĥemio kaj malkovris nuklean fision. La atingoj de Albert Einstein, Max Planck kaj Otto Hahn ludis gravan rolon por la fondo de la moderna fiziko kaj la atomkemio, kiujn Werner Heisenberg kaj Max Born plie disvolvigis.[31]. Wilhelm Conrad Röntgen malkovris la ikso-radiojn, nome atingo kiu havigis al li la unua Nobel-Premion pri Fiziko en 1901.[32][33]. En Germanio kaj aliaj landoj, la ikso-radio nomiĝas "Röntgenstrahlen" (radioj de Röntgen). La laboro de Heinrich Rudolf Hertz en la kampo de la elektromagneta radiado ludis ŝlosilan rolon por la disvolvigo de la moderna telekomunikado.[34]. Wilhelm Wundt estas fama ĉar disvolvigis la unuan laboratorion de psikologio, al kiu oni donis poste la kategorion de scienco.[35] Alexander von Humboldt kaj lia verko kiel natursciencisto kaj esploristo estis fundamenta por la biogeografio.[36]. Robert Koch estis fondinto de mikrobiologio.

 
La germana fizikisto Albert Einstein (1879-1955).

Nombraj gravaj matematikistoj naskiĝis en Germanio, kiaj Carl Friedrich Gauss, David Hilbert, Bernhard Riemann, Gottfried Leibniz, Karl Weierstrass kaj Hermann Weyl.

Gravaj institucioj de esplorado estas la Societo Max Planck, la Helmholtz-Gemeinschaft kaj la Societo Fraunhofer. Tiuj laboras ĉu sendepende aŭ konektataj ekstere al la universitata sistemo kontribuante konsiderinde al la scienca produktado. La prestiĝa premio Gottfried Wilhelm Leibniz estas atribuata ĉiujare al dek sciencistoj kaj akademianoj. Kun maksimuma kvanto de 2,5 milionoj de eŭroj, estas unu el la premioj de esplorado plej alte dotitaj en la mondo.[37]

Literaturo kaj filozofio redakti

 
La filozofo Friedrich Nietzsche (1844-1900).

La germana literaturo komencis je la Mezepoko kaj per la verkoj de verkistoj kiaj Walther von der Vogelweide kaj Wolfram von Eschenbach. Diversaj germanaj aŭtoroj kaj poetoj atingis grandan agnoskon, kiaj Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller. La kolektoj de popolrakontoj publikigitaj de la Fratoj Grimm popularigis la germanan folkloron je internacia nivelo. La plej influantaj aŭtoroj de la 20a jarcento estas Thomas Mann, Bertolt Brecht, Hermann Hesse, Heinrich Böll kaj Günter Grass.

La influo de Germanio en la filozofio estas historie grava kaj multaj elstaraj germanaj filozofoj kontribuis al formigo de la okcidenta filozofio el la Mezepoko. Gottfried Leibniz kaj liaj kontribuoj al raciismo, la pensaroj de Immanuel Kant, Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Friedrich Wilhelm Joseph Schelling kaj Johann Gottlieb Fichte preparis la idealismon, Karl Marx kaj Friedrich Engels formulis la teorion de la komunismo, Arthur Schopenhauer disvolvigis la komponon de la metafizika pesimismo, Friedrich Nietzsche disvolvigis la perspektivismon, la verko de Martin Heidegger en Esto kaj Tempo, kaj la sociaj teorioj de Jürgen Habermas estis ĉefe influaj.

Muziko redakti

Johann S. Bach
Toccata und Fuge d-Moll BWV 565
Ludwig v. Beethoven
5-a simfonio
Richard Wagner
Die Walküre

En Germanio disvolviĝis kelkaj el plej rekonataj komponistoj de la eŭropa klasika muziko, kun inkludo de Johann Sebastian Bach, Ludwig van Beethoven, Johannes Brahms kaj Richard Wagner. El 2006, Germanio estas la kvina merkato de la muziko en la mondo kaj estis influinta en la muziko pop, rok kaj la industria metalroko pere de artistoj kiaj Modern Talking, Rammstein, Lacrimosa, Kraftwerk, Scorpions kaj Tokio Hotel.

Arto kaj arkitekturo redakti

 
Palaco de Schwerin, Meklenburgo (1358—1857)

Nombraj germanaj pentristoj ĝuis el internacia prestiĝo tra siaj verkoj en diversaj artaj tendencoj. Lucas Cranach la Maljuna, Hans Holbein la malpliaĝa, Matthias Grünewald, kaj Alberto Durero estis gravaj artistoj de la Renesanco, Caspar David Friedrich de la Romantismo, kaj Max Ernst de la superrealismo.

Inter la germanaj kontribuoj en arkitekturo oni inkludas la stilojn kaj karolida kaj otona, kiuj estas gravaj pioniroj de la romaniko. La regiono poste konvertiĝis en la loko de gravaj verkoj en stiloj kiaj gotika, renesanca kaj baroko. Estas speciale grava en la unuaj modernaj movadoj, ĉefe tra la movado Bauhaus fondita de Walter Gropius. Ludwig Mies van der Rohe iĝis unu el la plej renomataj arkitektoj de la mondo en la dua duono de la 20a jarcento. La fasado el vitro en la nuboskrapuloj estis lia ideo.[38]

Kinarto redakti

La germana kinarto estis ĉefe influa dum la jaroj de la Respubliko de Weimar, ekzemple pro la germanaj esprimistoj kiaj Robert Wiene (La kabineto de la Doktoro Caligari) kaj Friedrich Wilhelm Murnau. La naziisma epoko produktis gravajn verkojn kiaj la filmo Münchhausen (1943) aŭ la polemika laboro de la reĝisorino Leni Riefenstahl.

Dum la periodo 1970-1980 reĝisoroj kiaj Volker Schlöndorff, Werner Herzog, Wim Wenders, Rainer Werner Fassbinder metis la germanan kinarton revene en la internacia scenejo pere de filmoj foje provokemaj. Pli ĵuse, filmoj kiaj Das Boot (1981), Lola rennt (1998), Good bye, Lenin! (2003), Gegen die Wand (2004), Der Untergang (2004) kaj Das Leben der Anderen (2007) ĝuis internacian sukceson.

La Berlinale, okazinta jare ekde 1951, estas unu el la kinfestivaloj plej prestiĝaj. La ĉiujara ceremonio de la Eŭropa Filmpremio okazas ĉiun duan jaron en la urbo Berlino, kie troviĝas la Eŭropa Filmakademio. La studioj Babelsberg en Pocdamo estas la plej malnovaj grandskale en la mondo kaj konstituas internacian centron por la produktado de filmoj.

Kuirarto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuirarto de Germanio.
 
Tradiciaj blankaj kolbasoj, servitaj kun dolĉa mustardo kaj mola breco

La germana kuirarto varias multe el regiono al alia de la teritorio kaj estas tre influita de la kultura kaj socia medioj, ekzemple, la regionoj de la sudo de Bavario kaj Ŝvabio kunhavas multe stilojn kaj tipajn pladojn kun la najbaroj kaj svisaj kaj aŭstriaj. En la okcidento la influoj el la franca kuirarto estas sufiĉe pli markitaj kaj montras reciprokajn influojn pri vinproduktado kun tiu lando, dum la regionoj de la oriento montras influojn el la landoj de Orienta Eŭropo kaj tiuj de la nordo kun la nederlanda kuirarto, ĉefe ĉe la marbordaj zonoj en kiuj troveblas abundo de pladoj el fiŝaĵo, kaj krome estas multaj elementoj komune kun la skandinavia kuirarto.

Estas multaj specoj de fromaĝoj. La nigra pano (Pumperniklo kaj aliaj) estas pli tipa proporcie ol ĉe aliaj najbaraj landoj. Por trinkaĵoj, krom la tipaj vinoj kaj bieroj, eble la nacia trinkaĵo (Biero en Germanio), en Germanio estas tre popularaj la brandoj produktitaj el fruktoj, kiaj kirsch. Multe trinkiĝas sukoj, kaj miksaĵoj el sukoj kaj minerala akvo nomataj ŝorlo. Tipaj regionaj pladoj estas flamkukoj, saŭrkraŭto, knedlikoj, mielkukoj inter aliaj.

Sporto redakti

 
Signal Iduna Park estas la plej granda futbala stadiono en Germanio.

Futbalo estas la plej populara sporto en Germanio. La nacia teamo gajnis la Futbalan Mondpokalon 4-foje (1954, 1974, 1990 kaj 2014), kaj aperas en la finalo multfoje. La teamo ankaŭ gajnis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 3-foje (1972, 1980 kaj 1996) kaj aperas en la finalo multfoje. La supra futballigo en Germanio estas la Bundesliga. Ankaŭ, la Germana Futbal-Asocio (Deutscher Fußball-Bund) estas la plej granda en la mondo. Kelkaj el la mondaj plej bonaj futbalistoj venis de Germanio. Inter ili inkludiĝas Miroslav Klose, Oliver Kahn, Gerd Müller, Michael Ballack, Bastian Schweinsteiger, Franz Beckenbauer, kaj tiel plu. Plie, multaj turniroj okazis en Germanio. La plej freŝdataj estis la Futbala Mondpokalo 2006 kaj la Virina Futbala Mondpokalo 2011. La Audi Cup okazas en Germanio ĉiujare en Munkeno.

Germanio ankaŭ estas konata pro siaj aŭtosportoj, kie kompanioj kiel la BMW, Mercedes-Benz, Aud brilis. Inter sukcesaj germanaj vetkuro-ŝoforoj estas Michael Schumacher kaj Sebastian Vettel.

Sukcesaj tenisistoj ankaŭ venis el Germanio, inkluzivas Steffi Graf kaj Boris Becker. Pli freŝdate, Sabine Lisicki atingis la finalon en la virina turniro de Wimbeldon en 2013.

Germanio estas unu el la plej bonaj landoj en la Olimpiaj Ludoj. Germanio estas la tria en la listo de la plej nombraj olimpikaj medaloj en la historio (miksante okcidentajn kaj orientajn germanajn medalojn). La lando finis unuan rangon en la Vintra Olimpiko 2006, kaj dua en la Vintra Olimpiko 2010. Germanio ricevis kvinan rangon en la Someraj Olimpikoj 2008 kaj 2016.

Institucioj redakti

 
"poŝta turo", la konzerna centralo de Deutsche Post AG en Bonno.

Esperanto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Germanio.

La lingvo Esperanto havas gravan historion en la lando. La Universala Kongreso jam okazis 8-foje en germanaj urboj. Listo de germanaj esperantistoj troviĝas jene: Listo de germanaj esperantistoj.

La landa Esperanto-Asocio estas la Germana Esperanto-Asocio.

Oficialaj informiloj redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ la Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio
  2. 2,0 2,1 Laŭ la pdf-dosiero Amtliche Übersetzungen für "Bundesrepublik Deutschland"
  3. 3,0 3,1 Raporto de IMF (Internacia Monfonduso)
  4. (2005) Black, John: 100 maps. Sterling Publishing, p. 202. ISBN 9781402728853.
  5. Fulbrook 1991, paĝoj 135, 149.
  6. Crossland, David, "Last German World War I Veteran Believed to Have Died", Spiegel Online, 22-a de Januaro 2008.
  7. Lee, Stephen J.. (2003) Europe, 1890–1945. Routledge, p. 131. ISBN 9780415254557.
  8. Hans-Walter Schmuhl. The Kaiser Wilhelm Institute for Anthropology, Human Heredity, and Eugenics, 1927–1945: crossing boundaries. Volume 259 of Boston studies in the philosophy of science. Coutts MyiLibrary. SpringerLink Humanities, Social Science & LawAuthor. Springer, 2008. (ISBN 1-4020-6599-X), 9781402065996, p. 348–349
  9. Yad Vashem, Generalplan Ost. Arkivita el la originalo je 2003-11-30. Alirita 2017-09-06.
  10. Jan-Werner Müller. (2002) Nationhood in German legislation. Cambridge University Press, p. 254–256.
  11. Paul Robert Magocsi, Historical Atlas of East Central Europe, University of Washington Press (1993), pp. 164-68; (ISBN 0295972483). Porter, The Ghosts of Europe.
  12. Escepte pro malgranda areo oriente de, kaj ĉirkaŭ Hoyerswerda.
  13. Stefan Brauburger kaj Georg Graffe: Die Wege der Deutschen (2010, filmo de ZDF) el: Die Deutschen, [1] Arkivigite je 2011-12-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  14. Knopp, Guido: Die Deutschen. Wilhelm und die Welt. Ligilo: http://www.youtube.com/watch?v=h1lQjD8XydM. Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  15. Hofmann, Gunter: Merkels Deutschland. Zu groß für Europa, zu klein für die Welt. El: Cicero. Publikigata la 3-an de Januaro 2012. Ligilo: http://www.cicero.de/berliner-republik/zu-gross-fuer-europa-zu-klein-fuer-die-welt/47853 . Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  16. Brössler, Daniel: Deutschlands Stellung in der Welt. Zu klein für die Welt, zu groß für Europa. El: Süddeutsche Zeitung (SZ). Publikigata la 23-an de Septembro 2012. Ligilo: http://www.sueddeutsche.de/politik/deutschlands-stellung-in-der-welt-imperium-aus-versehen-1.1475103-2. Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  17. Best Global Brands - 2014 Rankings (2014-takso) (angle). Interbrand. Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 26-a de marto 2015.
  18. Mike Gavin (23-a de septembror 2010). Germany Has 1,000 Market-Leading Companies, Manager-Magazin Says (Germanio havas la 1 000 ĉefajn kompaniojn de la merkato laŭ Manager-Magazin) (angle). Alirita 27-a de marto 2011.
  19. Simon Frost. Berlin outranks London in start-up investment (Berlino superregas Londonon pri investo por ekfirmaoj) (angle). Alirita 28-a de oktobro 2015.
  20. Federal Report on Research and Innovation 2014 (Federacia raporto pri esploro kaj novigado) (angle) (PDF). Federacia Ministerio pri Eduko kaj Esploro (2014). Arkivita el la originalo je 2016-05-14. Alirita 26-a de marto 2015.
  21. La grandaj elektromeĥanikaj komputiloj (angle). Alirita 17-a de aprilo 2011.
  22. Horst, Zuse. Vivo kaj laboro de Konrad Zuse Everyday Practical Electronics (EPE), Retejo.
  23. La Zeppelin (angle). U.S. Centennial of Flight Commission. Arkivita el la originalo je 2011-05-01. Alirita 7-a de majo 2015.
  24. Aŭtomobilo. Microsoft Encarta Online Encyclopedia 2006. Alirdato 2007, 01-02.
  25. «Germans and indians». Spiegel Online International 06.04.2006 (en angla). 2006. [2] Konsultita la 18an de marto de 2008.
  26. Back to the Future: Germany - A Country of Research German Academic Exchange Service, 23a de februaro de 2005.
  27. Nobel-premio (angle). Nobelprize.org. Alirita 27-a de marto 2011.
  28. Swedish academy awards (Premioj de la Sveda akademio) (angle). Arkivita el la originalo je 2012-09-29. Alirita 1-a de oktobro 2010.
  29. National Science Nobel Prize shares 1901–2009 by citizenship at the time of the award and by country of birth. El Jürgen Schmidhuber (2010). Evolution of National Nobel Prize Shares in the 20th century (Evoluo de la gajnitaj nacia Nobel-premioj dum la 20-a jarcento) (angle). Alirita 27-a de marto 2011.
  30. (2002) The New Penguin History of the World (angle), p. 1014. ISBN 978-0-7139-9611-1.
  31. Roberts, J. M. The New Penguin History of the World, Penguin History, 2002. Pg. 1014. ISBN 0-14-100723-0.
  32. The Alfred B. Nobel Prize Winners, 1901–2003 History Channel from The World Almanac and Book of Facts 2006. Alirita 2007, 01-02.(angle)
  33. La unua Nobel-premio pri fiziko en 1901. (germane) (8-a de septembro). Alirita 27-a de marto 2011.
  34. Historical figures in telecommunications (Historiaj figuroj pri telekomunikado). (angle). Internacia Telekomunika Unio (14-a de januaro 2004). Alirita 27-a de marto 2011.
  35. Kim, Alan. Wilhelm Maximilian Wundt Stanford Encyclopedia of Philosophy. Jun. 16, 2006. Alirita 2007, 01-02.
  36. The Natural History Legacy of Alexander von Humboldt (1769 to 1859), Humboldt Field Research Institute and Eagle Hill Foundation
  37. Gottfried Wilhelm Leibniz Prize, DFG, Alirita la 12an de Marto, 2007
  38. 2006 A Dictionary of Architecture and Landscape Architecture (Paperback), Second (angle), Oxford University Press, 880. ISBN 0-19-860678-8

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti