Federacia urbo (Rusio)

Federacia urbo en Rusio estas urbo kiu samtempe estas federacia subjekto.

Teritorio kaj administra divido de Moskvo
Teritorio kaj administra divido de Sankt-Peterburgo

Nun Rusia Federacio konsistas el 85 subjektoj, tri el ili estas federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Sebastopolo. Samtempe Moskvo estas administra centro de Moskva provinco kaj Sankt-Peterburgo estas centro de Leningrada provinco (sed ne apartenas al ili).