Federacia vojo 10

interregiona vojo en Germanio

La federacia vojo 10 - germane Bundesstraße 10 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas ĉ. 240 kilometrojn tra la federaciaj landoj Sarlando, Rejnlando-Palatinato, Baden-Virtembergo kaj Bavario. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Eppelborn en Sarlando, en distanco de 30 kilometroj al la limo al Francio kaj 4 kilometrojn de la germana aŭtovojo A1, kaj la plej orienta la komunumo Nersingen apud Neu-Ulm, kie la vojo konektatas al la germana aŭtovojo A7. Gravaj urboj survojaj estas Pirmasens, Landau in der Pfalz, Wörth am Rhein, Karlsruhe, Pforzheim, Stutgarto, Esslingen am Neckar, Plochingen, Göppingen, Geislingen an der Steige, Ulm kaj Neu-Ulm. Post la unuaj 4 kilometroj la vojo jam estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A1 kaj poste la germana aŭtovojo A8, ĝis la urbo Pirmasens, kaj poste inter Landau in der Pfalz kaj Wörth am Rhein ĝi ankoraŭfoje estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A65. En la informkesta mapo dekstre tiuj du aŭtovojaj partoj estas markitaj blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.

Federacia vojo 10
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: ĉ. 240 km
Landoj: Sarlando,
Rejnlando-Palatinato,
Baden-Virtembergo,
Bavario
Mapo
Foto
la federaciaj vojoj 10 (centre) kaj 27 (rande) en Stutgarto
la federaciaj vojoj 10 (centre) kaj 27 (rande) en Stutgarto
la federaciaj vojoj 10 (centre) kaj 27 (rande) en Stutgarto
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr