Federacia vojo 47

interregiona vojo en Germanio

La federacia vojo 47 - germane Bundesstraße 47 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 143 kilometrojn tra la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato, Hesio, Bavario kaj Baden-Virtembergo. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Hettenleidelheim, kie la vojo konektiĝas al la germana aŭtovojo A6, ĉe la norda parto de la naturparko Palatinata Arbaro, kaj la plej orienta la komunumo Walldürn.

Federacia vojo 47
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 143 km
Landoj: Rejnlando-Palatinato,
Hesio,
Bavario,
Baden-Virtembergo
Mapo
Foto
la federacia vojo 47 apud Bürstadt - fone videblas la montoĉeno de la Monta Vojo, parto de la Odenvaldo
la federacia vojo 47 apud Bürstadt - fone videblas la montoĉeno de la Monta Vojo, parto de la Odenvaldo
la federacia vojo 47 apud Bürstadt - fone videblas la montoĉeno de la Monta Vojo, parto de la Odenvaldo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr
la malnova Nibelunga Ponto super la Rejno nun gvidas per du lenoj al Worms. Maldekstre konstruiĝis plia ponto kun du lenoj orienten al Hesio.

Signifaj komunumoj survojaj estas Göllheim, Monsheim, Worms (kie kruciĝas la federacia vojo 9 kaj post tio la vojo pontiĝas super la Rejno al Hesio), Bürstadt (tie kruciĝas la federacia vojo 44), Lorsch (kie kruciĝas la germana aŭtovojo A67), kaj Bensheim (tie kruciĝas la germana aŭtovojo A67 kaj iom pli oriente la federacia vojo 3, la "Monta Vojo"). De tie la vojo situas en la mezalta montaro Odenvaldo: Plu sekvas la komunumoj Lindenfels, Reichelsheim (kie kruciĝas la federacia vojo 38), Michelstadt (tie kruciĝas la federacia vojo 44) kaj Amorbach. Ĉe la plej orienta finpunkto Walldürn la vojo eniras la federacia vojon 27, suden al Heilbronn, Stutgarto kaj la limo al Svislando, norden al Tauberbischofsheim, Fulda kaj al Blankenburg en la mezalta montaro Harco.