Federacie Administrataj Tribareoj
La Federacie Administrataj Tribareoj aŭ Federacie Regataj Tribujoj (FAT; en paŝtuna وسطي قبایلي سیمې، منځنۍ پښتونخوا; en urdua قبائلی علاقہ جات) estis duon-aŭtonoma triba regiono aŭ proponita provinco de Pakistano en nordorienta Pakistano, borde kun la pakistanaj provincoj Ĥajber-Paŝtulando kaj Baluĉistano oriente kaj sude, kaj kun la provincoj de Afganio nome Kunar, Nangarhar, Paktia, Ĥost kaj Paktika okcidente kaj norde. La Federacie Administrataj Tribareoj enhavis sep tribajn agentejojn (distriktoj) kaj ses landlimajn regionojn, kaj estis rekte regataj de la federacia registaro pere de speciala leĝaro nome la Limkrimaj Reguloj (LR).

La teritorio estas preskaŭ ekskluzive loĝata de Paŝtunoj, kiu loĝas ankaŭ en la najbaraj Ĥajber-Paŝtulando kaj Afganio kaj estas islamanoj majoritate. Ĉefaj urboj de la teritorio estas Paraĉinar, Miranŝah, Razmak, Kaniguram, Ŭana, Kalaja, Landi Kotal, Galanai kaj Ĥaar.
En 2018 la Federacie Administrataj Tribareoj iĝis parto de la provinco Ĥajber-Paŝtulando.[1]
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Constitutional Provisions on the Tribal Areas – Chapter 3, Part XII of the Constitution of Pakistan
- FATA Sekretariara Oficiala Retejo
- FATA Gvidilo.
- FATA Development Authority, Oficiala Retejo
ReferencojRedakti
- ↑ President signs 'Constitutional Amendment' to merge FATA with KP (angle). The Nation (2018-05-31). Alirita 2020-01-19.