Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo

La Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo ekestis la 1-an de januaro 2004 laŭ konstrudekreto de la 14-a de novembro 2003. Komence ĝi subdividiĝis en sep sekciojn, kiuj entenas la iamajn ŝtatajn arĥivojn kiel kompletaj sekcioj aŭ partoj de sekcioj. En 2008 la Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo estis denove subdividata.

Federaciera Arĥivo de NV, ĉefa sidejo kaj sekcio Rejnlando je Duisburg

Strukturo kaj starlokojRedakti

 
Federaciera Arĥivo de NV, Sekcio Vestfalujo en Monastero
 
Federaciera Arĥivo de NV, sekcio Orientvestfalujo-Lipo en Detmold

La Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo subdividiĝas jene:

  • Centraj servoj (starejo Duisburg): plenumas taskojn en la kampoj personaro, buĝeto, organizo kaj informteĥniko.
  • Fakultato principoj (starejo Duisburg): ĝi kompetentas por koncepta kaj strategia disvolvo, publika informado kaj konservado (inkluzive protektajn kaj sekurigajn filmadojn).
  • Sekcio Rejnlando (starejo Duisburg): ĝi konsistas el la antaŭa Ĉefa Ŝtata Arĥivo en Duseldorfo kaj la antaŭa civilstata arĥivo de Rejnlando en Brühl.
  • Sekcio Vestfalujo (starejo Monastero): ĝi konsistas el la antaŭa Ŝtata Arĥivo je Monastero.
  • Sekcio Orientvestfalujo-Lipo (starejo Detmold): ĝi konsistas el la antaŭa Ŝtata kaj Civilstata Arĥivo je Detmold.

Das Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo per tio estas subdividata sur kvar malsamaj starlokoj (Stato: majo de 2014).

Eksteraj ligilojRedakti