Federacio Esperanto de Barato

La Federacio Esperanto de Barato (FEB) estas la Landa Asocio de UEA en Barato. Ĝi estis fondita en 1982 en la urbo Vijayawada en Andra-Pradeŝo. Ĝi aliĝis al UEA en 1996. La informilo de FEB estas Fenestro. Antaŭe estis papera versio, sed nun ĝi estas reta.[1] Jam de 2001 ekzistas diskutlisto "Baratanoj".[2] Lastatempe ekaktivas membroj de FEB ankaŭ en Facebook (elp. fejsbuk) kaj WhatsApp (elp. vacap).

Logotipo de la Federacio

FEB KongresojRedakti

La Unua FEB-Kongreso, Vijayawada, Andra-Pradeŝo, 1982

La Dua FEB-Kongreso, Kolkato, Okcidenta Bengalio, 1984

La Tria FEB-Kongreso, Laknaŭo, Utar-Pradeŝo, 1985

La Kvara FEB-Kongreso, Kolkato, Okcidenta Bengalio, 1987

La Kvina FEB-Kongreso, Bengaluro, Karnatako, 1992

La Sesa FEB-Kongreso, Puneo, Maharaŝtro, 1995

La Sepa FEB-Kongreso, Tirupatio, Andra-Pradeŝo, 1998

La Oka FEB-Kongreso, Puneo, Maharaŝtro, 2001

La Naŭa FEB-Kongreso, Puneo, Maharaŝtro, 15-16 Decembro 2018[3][4]

Aliaj FEB-organizitaj aranĝojRedakti

5-a Azia Kongreso, 11-15 Februaro 2008, Bengaluro, Karnatako[5]

Barata Esperanto-Kunveno, 26-27 Oktobro 2013, Hajderabado, Andra-Pradeŝo[6]

Sud-Azia Seminario (SAS-4), 13-15 Oktobro 2017, Bengaluro, Karnatako[7]

EstraroRedakti

Membroj de la nuna estraro estas:[3]

Prezidanto: D-ro Ranganayakulu (Ranga)

Vicprezidanto: D-rino Mina Dan (Mina);

Ĝenerala Sekretario: S-ro Naga Siva Kotha (Siva);

Kasisto: S-ino Kirti Krishna Ratnoo (Kirti).

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala retejo esperante

Informeto pri FEB en la retejo de UEA esperante

Vidu ankaŭRedakti

Azia Komisiono de UEA

Fareed Syed Abdul Salam

ReferencojRedakti

  1. Salutmesaĝoj por Barata Esperanto Kongreso 18, FEB, 2018
  2. Esperantistoj en Barato Arkivigite je 2019-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, Yahoo-diskutgrupo.
  3. 3,0 3,1 BEK 18 – FEB elektas novan estraron
  4. Babilado, Kantado, kaj Nova Estraro - BEK 18
  5. https://baratejo.wordpress.com/5a-azia-kongreso-de-esperanto/
  6. https://baratejo.wordpress.com/barata-esperanto-kunveno/
  7. https://baratejo.wordpress.com/sud-azia-seminario/sas4barato/