Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Nacimalplimultoj

La Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Nacimalpimultoj (angle "Federal Union of European Nationalities" (FUEN), france "Union fédéraliste des communautés ethniques européennes", germane "Föderalistische Union Europäischer Volksgruppen" aŭ "FUEEK") estas germana neregistara organizaĵo (NRO) kreita, en 1949 en Versajlo, kies sidejo estas en Flensburg.

Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Nacimalplimultoj
internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1949 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Flensburg
Situo Ŝlesvigo-Holstinio
Tipo neregistara organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi havas la konsilan staton ĉe la Konsilio de Eŭropo ekde 1989[1] kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde 1995.

Organizaĵoj membroj redakti

FUEN havas

  • 44 plenrajtajn organizaĵojn aŭ partiojn membrojn, el kiuj tri (Südtiroler Volkspartei, Hungara Demokrata Unuiĝo de Rumanio, Partio de la Hungara Koalicio de Slovakio) estas ankaŭ membroj de la Eŭropa Popola Partio kun eŭropaj parlamentanoj, naciaj kaj regionaj elektitoj, kaj almenaŭ 2 aliaj (Slovena Unuiĝo de Italio aŭ Slovenska Skupnost, Alianco de Hungaroj de Voivodino) enhavas lokajn, regionajn kaj naciajn elektitojn
  • 40 observajn membrojn (kompletigota listo sube, observaj membroj kursive[2]).

Entute, inter la 44 plenrajtaj organizaĵoj membroj estas 12 asocioj de germanaj malplimultoj en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj eksa Sovetunio, kaj 6 asocioj de negermanaj malplimultoj (frisoj, danoj, poloj, ciganoj, soraboj) en Germanio kaj 2 en Aŭstrio (kroatoj, slovenoj). La du aliaj landoj, kun granda nombro de organizaĵoj membroj estas Hungario (rumanoj, germanoj, slovakoj kaj kroatoj) kaj Rusio (germanoj, balkaroj, karaĉoj, grekoj).

Germanio redakti

Aŭstrio redakti

Danlando redakti

Francio redakti

Neniu el la ĉefaj francaj regionismaj partioj (dekstre kaj maldekstre centraj), arigitaj en la federacio Solidaraj Regionoj kaj Popoloj kaj en la Eŭropa Libera Alianco, estas plenrajta aŭ observa membro de FUEEK.

  • Komitato por Regiona Agado de Bretonio
  • Partio por la Organizado de la Libera Bretonio (POBL)
  • Elsass-Lothringischer Volksbund
  • Rondo Mikaelo de Swaen (Michiel de Swaenkring, flandroj)

Kartvelio redakti

Grekio redakti

Hungario redakti

Italio redakti

Rumanio redakti

Serbio redakti

Slovakio redakti

Svislando redakti

Ĉeĥio redakti

Estroj redakti

La nuna prezidanto (ekde 2007) estas Hans H. Hansen, de la germana malplimulto de Danio (Norda Schleswig). La bretono Joseph Martray estis ĝenerala sekretario de 1949 ĝis 1952 kaj alia bretono, Pierre Lemoine, estis vicprezidanto dum 22 jaroj kaj poste prezidanto de 1986 ĝis 1990. La ses vicprezidantoj venas el germanlingvaj malplimultoj de Nord-Schleswig en Danlando kaj itala Sud-Tirolo, kroata de Aŭstrio, kornvala de Unuiĝinta Reĝlando, soraba kaj dana de Sud-Schleswig. La nuna ĝenerala sekretario (1999-), Frank Nickelsen, kiel la antaŭa, Armin Nickelsen (1987-1999), venas el la germana malplimulto de Danlando, la du antaŭaj (1974-1982, 1982-1987) estis el la dana malplimulto en Germanio.

Polemikoj redakti

Lerninte de pasinteco, ĝi akceptas nur apartismajn aŭ aŭtonomismajn organizaĵojn, kiuj rezignis pri terorismo[3].

FUEEK/FUEN pledas por la fino de la ŝtatoj-nacioj kaj la organizado de Eŭropo de Regionoj, limigitaj per etna kohereco, identeco kaj aparteno al malplimulto

Financado redakti

Ĝi estas financata precipe per la kotizoj de siaj membroj kaj helpo de pluraj organizaĵoj, registaroj de lando aŭ regiono.

Ĝi posedas ankaŭ junularan organizaĵon : la Junularo de eŭropaj etnaj komunumoj.

Referencoj redakti

  1. Listo de la membroj sur la interretejo de laKonsilio de Eŭropo. Alirita la 29-an de januaro 2007
  2. Interretejo de la Federalista unuiĝo de Eŭropaj Etnaj Komunumoj (alirita la 20-an de majo 2007)
  3. FUEEK. Kiu ni estas ? [1]. Alirita la 29-an de januaro 2002, precipe la parto "Ĝi aktivas por tiu celo per pacaj rimedoj. Ĝi intervenas energie kontraŭ apartismo kaj perforta ŝanĝo de landlimo}}

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti