Federico Mayor Zaragoza

Federico Mayor Zaragoza (27an de Januaro, 1934 en Barcelono) estas hispana sciencisto, fakulo, dekstraflanka politikisto, diplomato, kaj poeto. Li postenis kiel Ĝenerala Direktoro de UNESCO el 1987 al 1999. Li estas nune proparolanto de la Fondaĵo por Kulturo de Paco kaj membro de la stabanaro de la Internacia Jardeko por Helpo al la Kulturo de Paco kaj de Ne-Perforto por la Tutmondaj Infanoj[1] same kiel Honora Proparolanto de la Pacakademio.[2]

Federico Mayor Zaragoza
Persona informo
Federico Mayor Zaragoza
Naskiĝo 27-an de januaro 1934 (1934-01-27) (90-jaraĝa)
en Barcelono, Provinco Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Unión de Centro Democrático vd
Familio
Infanoj Federico Mayor Menéndez vd
Profesio
Okupo biokemiisto • politikisto • universitata instruisto • diplomatoapotekistoverkisto • poeto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino li sendis salutmesaĝon, en kiu li komence atentigis: „Via kongreso pritraktos la problemojn de Tutmondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de UNESCO, …“ Post kelkaj pensoj rilate al la kongresa temo kaj la signifo de demokratio tiurilate, li daŭrigas: „Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de d-ro Esperanto kaj tiuj de UNESCO. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco. Preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj.“ Kulminas liaj eksplikoj en la alvoko: Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension: senkondiĉan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi-rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.“[3]

Verkoj redakti

  • Tomorrow Is Always Too Late, Stamford Publishing, 1992.
  • Memory of the Future, UNESCO Publishing, 1995
  • La Paix Demain?, UNESCO Publishing, 1995.
  • Science and Power, UNESCO Publishing, 1995
  • The New Page, UNESCO Publishing, 1995.
  • UNESCO: Un Idéal en Action, UNESCO Publishing, 1996.
  • The World Ahead: Our Future in the Making, Zed Books,2000.
  • Los Nudos Gordianos, Galaxia Gutenberg,1999.
  • La Palabra y la Espada, AEFLA, 2002
  • La Fuerza de la Palabra, Adhara, 2005
  • Un Dialogo Iberico en el marco europeo y mundial (kun Mário Soares), Galaxia Gutenberg, 2006.
  • Enfermedades Metabólicas (eld.) (2006)
  • Tiempo de Acción, 2008
  • Tiempo de Accion, Universidad de Granada, Editorial Anfora Nova, 2008
  • The Crime of Silence, 2011
  • Reinventing Globalization After the Crash (kun Edward J. Nell kaj Karim Errouaki), por 2012.
  • Economics and Management in Dialogue: Reinventing Management (Organizational Strategies through the Transformational Growth Lens), kun Edward J. Nell kaj Karim Errouaki, tuje.

Notoj redakti

  1. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la unuan jardekon de la 21a jarcento kaj de la tria jarmilo, nome la jarojn 2001 al 2010, kiel Internacia Jardeko por Helpo al la Kulturo de Paco kaj de Ne-Perforto por la Tutmondaj Infanoj. Tio sekvis rezoluciojn pri la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco kaj la Internacia Tago de Paco.
  2. Vidu la retejon de Pacakademio ĉe. Arkivita el la originalo je 2011-08-30. Alirita 2015-02-20.
  3. Saluto de UNESCO. En: Revuo Esperanto, septembro 1999, p. 147