Federico MOCCIA (naskiĝis en 1963 en Romo) estas itala verkisto, kies amromanoj estas tre popularaj inter la itala junularo, atingante kultan staton. Krom tiuj, li verkas eĉ scenejlibrojn.

Federico Moccia
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1963 (1963-07-20) (60-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio civic list vd
Subskribo Federico Moccia
Profesio
Okupo verkistoscenaristofilmreĝisoropolitikisto • reĝisoro vd
Aktiva dum 1982– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La unuaj tri libroj de Federico Moccia estis tradukitaj en plurajn lingvojn, inter ili al la germana, angla kaj hispana. El tiuj libroj oni pretigis eĉ filmojn, sed nur en la itala kaj hispana lingvoj.

La kutimo, amĵure pendi pendserurojn al la Milvia ponto en Romo, disvastiĝis pro libro de Moccia Ho voglia di te.

La kvara libro de Moccia, Cercasi Niki disperatamente, aperis ĝis hodiaŭ nur en la itala lingvo.

Moccia elprovis sin - kiel filo de reĝisoro kaj scenlibra verkisto Giuseppe Moccia - ankaŭ en reĝisorado en kelkaj filmoj, ekde 2008.

Verkoj redakti

  • Tre metri sopra il cielo (1992)
  • Ho voglia di te (2006)
  • Scusa ma ti chiamo amore (2007)
  • Cercasi Niki disperatamente (2007)
  • Amore 14 (2008)
  • Scusa ma ti voglio sposare (2009)

Filmaro redakti

  • 1987: Palla al centro
  • 1989: College (televida miniserio)
  • 1996: Classe mista 3A
  • 2008: Scusa ma ti chiamo amore
  • 2009: Amore 14
  • 2010: Scusa ma ti voglio sposare