Federiko la 1-a Gonzaga

Federiko la 1-a Gonzaga (1441-1484) (naskiĝis en Mantovo, en la 25-a de junio 1441 - mortis en Mantovo, en la 14-a de julio 1484) estis la 3-a Markizo de Mantovo.

Federiko la 1-a Gonzaga
(1441-1484)
3-a Markizo de Mantovo
3-a Markizo de Mantovo
Persona informo
Federico I Gonzaga
Naskiĝo 25-a de junio 1441
en Mantovo,  Italio
Morto 14-a de julio 1484
en Mantovo,  Italio
Tombo Baziliko de Sankta Andreo vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Duklando de Milano vd
Familio
Dinastio House of Gonzaga vd
Patro Ludoviko la 3-a Gonzaga vd
Patrino Barbara of Brandenburg vd
Gefratoj Barbara Gonzaga • Dorotea Gonzaga • Francesco Gonzaga • Gianfrancesco Gonzaga • Gabriella Gonzaga • Paola Gonzaga • Luigi Gonzaga • Caterina Secco Gonzaga • Susanna Gonzaga • Rodolfo Gonzaga vd
Edz(in)o Margareta de Bavario, markizino de Mantovo vd
Infanoj Francesco la 2-a Gonzaga • Clara Gonzaga • Sigismondo Gonzaga • Elisabetta Gonzaga • Giovanni Gonzaga • Maddalena Gonzaga vd
Parencoj Guidobaldo da Montefeltro • Alberto la 3-a, Duko de Bavario • Elisabeth of Bavaria, Electress of Saxony vd
Profesio
Okupo kondotiero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Ludoviko la 3-a Gonzaga (1412-1478)[1], 2-a Markizo de Mantovo kaj Barbara de Brandenburgo (1423-1481), nevino de la imperiestro Sigismundo la 1-a de Luksemburgo. En tre frua infanaĝo li estis lernanto de elstaraj majstroj inter kiuj distingiĝas du disĉiploj de Vittorino da Feltre (1373-1378)[2]: Ognibene Bonisoli (1412-1474)[3] e il Platina (1421-1481). En la 6-a de junio 1463 Federiko edziĝis al Margarita de Bavario (1442-1479), filino de Alberto la 3-a (Bavario) (1401-1460). La edziĝo tute certe multe plaĉis al lia patrino Barbara, kiu tiele konservadis la markizlandon sub la germana orbito. Ŝajne ĉi tiu geedziĝo kontraŭis la celojn de Federiko. Li estis homo inteligenta kaj havis grandan kulturon, krom esti amanto de la artoj, dum lia edzino, malgraŭ ke ŝi estis bela, estis fama kiel malmulte eleganta, kaj en la manieroj sin vesti kaj stile. Kelkaj fontoj ne konfirmitaj atribuas al la estonta markizo amaferon kun bela kaj juna plebanino, tamen la historiistoj estas skeptikaj rilate al ĉi-fakto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-10-09. Alirita 2014-07-28.
  2. Enciclopedia Italiana
  3. Enciclopedia Italiana


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj