Fehraltorf

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fehraltorf (stacidomo).
Fehraltorf
Blazono de Fehraltorf
Reformita preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  =47° 23′ 11″ N 8° 45′ 18″ O / 47.38639 °N, 8.75500 °O / 47.38639; 8.75500 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 11″ N 8° 45′ 18″ O / 47.38639 °N, 8.75500 °O / 47.38639; 8.75500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5670
Areo 9,54 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 8320
Komunumkodo 0172
Mapo de Fehraltorf
vdr

Pri la komunumo redakti

Fehraltorf estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5227 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 5670 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Fehraltorf estas konstruita laŭlonge de kantona ĉefvojo en la Kemptvalo inter Pfäffikon ZH kaj Illnau-Effretikon. La komunumo situas ĉe la bordo de la rivero Kempt, kiu estas alfluanto de Töss. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,54 km², de kiuj 27,1% estas kovritaj de arbaro, 56,1% servas por agrikulturo, 5.6% por trafiko, kaj 10,3% por setlado; 0,7% de la areo estas akvejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fehraltorf limas en nordokcidento al Illnau-Effretikon, en nordoriento al Russikon, en sudoriento al Pfäffikon, en sudokcidento al Uster, kaj en okcidento al Volketswil.

Trafiko redakti

Fehraltorf troviĝas ĉe la trajnlinio de Pfäffikon ZH tra Illnau-Effretikon al Zuriko. La trajnumado de al la Ĉefstacidomo Zuriko daŭras 26 minutojn, al la distriktĉefurbo Pfäffikon ZH 3 minutojn. La komunumo krome disponas pri la propra aerodromo Speck-Fehraltorf (ICAO-Kodo: LSZK).

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 situas 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Uster kaj al la svisa aŭtovojo A1 norde en distanco de proksimume 3 kilometroj en Illnau-Effretikon.

Historio redakti

Arkeologaj malkovroj ĉe la fundamento de la nuna reformita preĝejo montris, ke jam en karolinga erao en la 9-a jarcento en Fehraltorf estis konstruita unua preĝejo. El la historio konata estas la impoststriko, kiam la kamparanoj de Fehraltorf volis rifuzi pagi la altajn impostojn al la vokto en Kiburgo, kiu reprezentis la sinjorojn de Zuriko. La ribelo tamen malsukcesis, kaj la gvidantoj de la kamparanoj estis forte punitaj. En la jaro 1740 la virinoj ribelis kontraŭ pastro, kiu rifuzis elekti la de la virinoj proponita akuŝistino, kaj proteste forlasis la preĝejon, kie okazis la komunuma asembleo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti