Felber-turo (germane: Felberturm, ankaŭ Burgruine FelbenVelben/Felber-Kasten) troviĝas en la kvartalo Felben de Mittersill, Aŭstrujo (Museumstraße 2). Ĝi ununure ekzemplas por tipo de iam pluraj burgokompleksetoj en Pinzgau kune kun Weyer-turo en Bramberg am Wildkogel. La tuto staris en ebenaĵo eniron permesanta al Felber-valo en la direkto de la alpa trapasejo Felber Tauernpaß. Ĝi situas en alteco de 789 metroj.

Mittersill, regionhistoria muzeo

Historio redakti

Starigitis la turo verŝajne en la unua duono de la 12-a jarcento por la senjoroj de Felben inter kiuj estis ankaŭ ministroj de la arkiepiskopo salcburga. Ili ankaŭ voktoj estis sur Kastelo Mittersill.

Ĝis 1351 ludonitis la turo fare de la ĉefepiskopoj al la senjoroj de Kuchl. En la kuro de la tempo la turo perdis sian elstaran defendan gravecon. En la 15-a jarcento ricevis loĝadrajton bone meritintaj korteguloj (ekz. Georg Fröschl en 1454, salfakulo el Reichenhall; marŝalo Christoph Trauner,1469).

Lia ĉefepiskopa moŝto Bernhard von Rohr alikonstruigis la turon je garbejo. Tamen daŭris la paralela enloĝiĝo kontraŭ la devo regule ripari la tegmenton (ekz. financadministranto Sebastian Silberbeck en 1508, Georg Kopeindl en 1539, ĉambelano Matheus Janschitz en 1598, impostenkasigisto Kellmüller en 1640). Paris Lodron donis la turon al sia vickanceliero Volpert Motzl ŝanĝinte la tuton je kavalira feŭdaĵo. Ĝis 1812 posedis ĝin la Motzl-oj ĝis la aŭkcie vendiĝo laŭ komisio de la okupantaj bavaroj. En 1812 kaj 1813 surscenigitis tie ĉi eĉ pasionaj teatraĵoj.

La bierfarmajstro Josef Dieck aĉetis la turon poste. De li heredis la infanoj de Alois Löhr (Maria, Joseph, Johann und Mathias) en 1835. Vendantoj en 1837 estis la gastejaj geestroj Anton kaj Maria Meilinger. Sekvis Anton (1844), Peter (1863) kaj Josef Meilinger (1868). Ties edzino Elise Meilinger forpasis 1898 kaj posteulis posedantece Georg kaj Anna Hotter, Jakob Steger (1908), Margaret Rahn (1929; malfraŭline Nindl), Lorenz Nindl (1934). En 1936 akiris la turon la municipo kiu ankaŭ nun tenadas ĝin. Sur turareo estas ankaŭ la bieno Häuslegut (Fröstllehen), kie loĝis la ĉefagrikulturisto de Burgo Kaprun.

Inter 1850 kaj 1964 temis kvazaŭ pri netegmenta ruino kaj enirejo ne plu eblis teretaĝe sed nur tra ŝtupetaro formovebla. Pli frue bone distingeblis tri etaĝoj de kvar metroj kun interaj trabplafonoj. Tiu ĉi dispartigon oni alifaris inter 1450 kaj 1499. La teretaĝaj fenestroj (kaj de la unua supra etaĝo) estas embrazursimilaj. Ĉe la plej nordorienta angulo de la teretaĝo etas gotika ogivarka enirportalo. En la unua kaj la dua etaĝo de la eosta muro meze troviĝis du pordaj truoj. Norden oni havas fenstra niĉoj kun du benkoj kun belvido ĝis la kirko de Mittersill. la loĝĉambroj (ili bone rekoneblas danke al la pli grandaj fenestroj) estis en la etaĝoj tri kaj kvar. Ĉar ŝtonaj kamenoj ne konserviĝis oni supozas ke temis pri lignaj kamendoj. En 1606 ĉirkaŭis la turon ronda muro.

 
kirko kaj Felber-turo kune

Nuna stato redakti

La turo kun horizontala projekciaĵo de 16x16 metroj servas ekde la 6.9.1969 kiel regionhistoria muzo. La pordoj kaj fenestroj por tio intenc ŝanĝitis..[1]. Post restaŭrado en 2020 faritis solena reinaŭguro en julio 2021. Teretaĝe estas la daŭra ekspozicio pri transalpa etvara transporto. Tiu ĉi temo traktatas laŭ la plej modernaj muzeaj elmontradmetodoj. En la unua supra etaĝo oni informatas pri la historio de la urbo Mittersill. Fokusoj metiĝis pri juĝverdiktoj kaj ĉasado de sorĉistinoj. Pluse atentigatas oni pri la grava volo de fera kaj leda metioj en Mittersill. Ankaŭ la vaksprilabora metio kaj la gasteja kaj tranokteja kulturoj de Mittersill rave rakontatas.

En la apuda farmejo prezentatas la ĉiutaga vivo de la kamparanoj kiu ne malofte ankaŭ aktivis kiel transportistoj. Lernejĉambro de 1609 laŭ mendo ankaŭ reviviĝas. En la dua supra etaĝo estas multfunkcia ejo kiu eĉ private lueblas. Ĉi tie okazas ekz. seminarioj, koncertoj, nuptoceremonioj kaj naskiĝtagfestoj.

Literaturo redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti