Dürrenroth

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Feld (Dürrenroth))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dürrenroth (stacidomo).

Dürrenroth estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1076 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Dürrenroth
Blazono de Dürrenroth
Blazono de Dürrenroth
Blazono de Dürrenroth
La ferihejmo en Gärbihof, Dürrenroth
La ferihejmo en Gärbihof, Dürrenroth
La ferihejmo en Gärbihof, Dürrenroth
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Koordinatoj  47° 5′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.08333 °N, 7.78333 °O / 47.08333; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.08333 °N, 7.78333 °O / 47.08333; 7.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1076
Areo 14,12 km²
Alteco 698 m super marnivelo
Poŝtkodo 3465
Komunumkodo 0952
Mapo de Dürrenroth
Mapo de Dürrenroth
Mapo de Dürrenroth
vdr

Geografio redakti

Dürrenroth situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta flanko de la regiono Emme-Valo, ĉe la limo al Supra Argovio, proksimume 15 kilometrojn oriente de la urbo Burgdorf. Tra la komunumo fluas de okcidento al oriento la rivereto Rotbach, kiu senakvigas la komunuman teritorion al Langete. Kvankam la komunumo apartenas jam al la administra distrikto Emme-Valo, ĝi apartenas al la akvokolekta baseno de Langete kaj do ofektive al la regiono de Supra Argovio. La komunumo Dürrenroth konsistas el la vilaĝo Dürrenroth kaj la setlejoj Chabisberg, Chnubel, Dagerdingen, Eggisberg, Feld, Gärbihof, Gasse, Grat, Huebberg, Huebgergschache, Huebe, Meibach, Ober-Waltrige, Pfaffägrabe, Rotberg, Tschättebach, Under-Waltrige, kaj Wolferdingen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,12 km², de kiuj 33,0% estas kovritaj de arbaro, 70,5% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dürrenroth limas en nordo al Walterswil, en nordnordoriento al Rohrbachgraben, en nordoriento al Huttwil, en oriento al Wyssachen, en sudo al Sumiswald, kaj en okcidento al Affoltern en Emme-Valo.

Trafiko redakti

Tra Dürrenroth pasas la kantona ĉefvojo n-ro 23 de Sursee al Burgdorf, kiu estas grava konekto inter la kantonoj Berno kaj Lucerno. La trajnlinio de Huttwil al Burgdorf en la jaro 2006 estis fermita por la persona transporto, kaj la konekto al la publika transportreto anstataŭigita per aŭtobuslinio sur la sama vojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dürrenroth datiĝas el la jaro 1275 kiel Rota. La regiono Dürrenroth, kiu konsistis el multnombraj izolitaj bienoj estis en la jaro 1312 atribuita al la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu transdonis en la 15-a jarcento la preĝejon Sankt-Laŭrencio konstruitan en 1486 kaj la malaltan jurisdikcion al sia komandorejo Sumiswald. Ek de 1431 Dürrenroth apartenis al la distrikto de la ekstercivitanoj de Burgdorf. La urbo Berno kontraŭ la volo de la loĝantoj en la jaro 1528 enkondukis la reformacion en Dürrenroth kaj atribuis ĝin al la Senjorujo Sumiswald, kiu en la jaro 1701 estis transformita al kamparpoktejo. En la jaro 1803 Dürrenroth estis atribuita al la distrikto Trachselwald kaj post ties malfondo je la 1-a de januaro 2010 al la administra distrikto Emme-Valo. La setlejo Huebberg, kiu antaŭe apartenis al la komunumo Ursenbach, en la jaro 1889 estis atribuita al Dürrenroth.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti