Feldmarŝalo, Kampomarŝalo, aŭ simple Marŝalo (en Sovetunio, Rusio, ktp.) aŭ Feldmarŝalo Generalo (en Germanio kaj Aŭstrio) estas la plej alta rango en la armeoj de multaj landoj de la mondo.

La rango de Feldmarŝalo en la Brita Armeo

La origino de la vorto estas en la antikva germana : marahscale - "tiu kiu estas sur la ĉevaloj" (marah signifas ĉevalo, kaj skalko signifas servisto. Tial, la "en respondeculo de la kavalerio" kiam rilatante al la kavalerio, altranga pozicio en la domanaro de reĝo, princo, aŭ nobelulo en la Mezepoko. Poste la nomo signifis la Ĉef-komandanto de la militfortoj.

Ĝenerale, la rango ricevas al generaloj de la terarmeo nur; Kiam generalo de la mararmeo aŭ de la aerarmeo ricevas tiun rangon, ĝi estas nomita Fleet Admiral (Ŝipara admiralo) kaj Marshal of the Royal Air Force (Marŝalo de la aerforto) respektive. Tamen, al kelkaj el la komandantoj de la germana aera forto, la Luftwaffe, estis premiitaj la rango de Feldmarŝalo en Dua Mondmilito.

La rango de feldmarŝalo, kiu estas pli alta ol la rango de generalo, estas kutime donita nur en tempo de milito. En la usona armeo ekzistas rango ekvivalenta al feldmarŝalo nomita Generalo de la Armeo, kaj en malpli oficialaj terminoj: Kvinstela Generalo (laŭ la rangosimbolo).

En la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio, la ekvivalenta rango estas nomita Marŝalo de la Rusa Federacio, kiu anstataŭigis la rangon de Marŝalo de Sovetio en la Ruĝa Armeo kaj estis aljuĝita nur unufoje ĝis nun, al Defendministro Igor Sergejev.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti