Feliĉo

plaĉa pozitiva emocio de bonfarto asociita kun ĝojo, plezuro kaj kontento. Feliĉo ankaŭ povas esti priskribita kiel stato de manko de sufero, depresio, funebro, angoro kaj doloro.

Feliĉo estas emocia stato de estado, kaj la fina pozitiva emocio, asociita kun ĝojo, plezuro kaj kontento. En pozitiva psikologio feliĉo estas prezentita kiel unu el la celoj de psikologio. Feliĉo okupas centran lokon en homa kulturo, inkluzive en diversaj metiejoj kaj libroj, kaj estas vaste praktikata sur la literatura, kinematografia kaj akademia niveloj. Ankaŭ oni foje nomas feliĉo mem la feliĉan okazaĵon, do tion kio kaŭzis la feliĉecon de iu.

Happy people.png
Feliĉaj homoj renkontataj virtuale uzante zoom

Filozofiaj konceptoj redakti

 
Alegorio de feliĉo kaj melankolio, pentraĵo fare de Abraham Janssens

Filozofoj almenaŭ de tempo de Sokrato esploras naturon de la feliĉo kaj ties atingeblon. Kion Kant opiniis pri la feliĉo oni trovas en Jaspers „La grandaj filozofoj – Kant“ pp. 486-487 La Feliĉo „Esti feliĉe estas necese la deziro de ĉiu racia sed limita estaĵo, kaj pro tio neevitebla celo de sia dezirkapablo“, diris Kant kaj aliaj moralistoj. Ĉar ĉiu finita estaĵo volas esti feliĉa - sensencas postuli tiun deziron. Ĝi ekzistas ja. „Sed kio estas tiu feliĉo? La nocio ŝajnas klara“. Feliĉo estas „la kontentigo de ĉiuj niaj emoj (Neigungen) laŭ ilia diverseco, grado kaj daŭrado. Ĝi estas „la stato de racia estaĵo en la mondo, en kiu ĉio okazas laŭ deziro kaj volo. Sed evidentas, ke tiu nocio fiaskas antaŭ malebleco, kvankam ĉiu homo volas atingi ĝin“, ĉar ĝi estas tiamaniera, ke neniu povas diri certe tion, kion li efektive volas deziri“. Tion videbligas la sekvontaj kaŭzoj:

  • Ĉiuj elementoj de la feliĉo devas esti spertitaj. La sperto devas instrui al ĉiu pere de sia sento de plezuro kaj malplezuro, en kio li trovas sian feliĉon. Tiu sperto malsamas ĉe la homoj kaj ĉe la sama homo en malsamaj tempoj kaj estas nefinebla. Sed samtempe unu absoluta „ĉio“ kaj maksimo de la bonfarto en mia nuna kaj estonta stato apartenas al la ideo de la feliĉo. La kontraŭdiro inter la malfinebleco kaj la sperto kaj ideo de la perfekteco de la feliĉo en la tempo ne estas solvebla.
  • La ideo de maksima feliĉo ne eblas. Ĉar la sumo de la feliĉo ne estas taksebla pro tio ke nur analogaj sentadoj povas esti sumigitaj, sed la sentado tre diversas en la komplikitaj statoj de la vivo laŭ la diverseco de la emocioj.
  • La homa naturo nenie povas esti satigita „en la posedo kaj ĝuo“. Ĉar la inklinoj ŝanĝas, kreskas kun ĝia plenumo (realigo) kaj „postlasas ĉiam pli grandan malplenon ol oni intencis plenumi“.
  • La feliĉo ne estas simple plezuro aŭ malplezuro, sed ĉitiuj nur reflektinte estigas feliĉon aŭ malfeliĉon. Oni estas feliĉa aŭ mizera laŭ nocioj, kiujn oni havas pri ili. Feliĉo kaj mizero ne estas statoj sentitaj sed nur bazitaj sur reflektoj. La homo imagas la ideon de stato nome pere de sia imago-povo kaj racio tiom diversmaniere, ke oni ne trovas en la naturo ĝeneralan difinitan leĝon, kiu akordus kun tia ŝanceliĝanta nocio. Pro tio finita estaĵoj, kvankam estus la plej klarvidanta kaj povanta, ne povas imagi tion, kion li ajn volas“.

Pritaksoj redakti

Kvankam tiu tiom abstrakta sento estas tiom malfacile pritaksebla, foje diversaj institucioj, kiaj kelkaj el Unuiĝintaj Nacioj, traktis la temon, ĉefe cele al pliampleksigo de la feliĉa sento. En diversaj taksoj oni konstatas, ke oni konsideras feliĉejojn kiel ekzemple landojn de Nordeŭropo, sed ankaŭ kun alta nivelo de san-, eduk-, kaj sekurec-sistemoj, kiaj (en tiu ordo tre ofte): Finnlando, Danio, Islando, Svislando, Nederlando, Luksemburgo, Svedio, Norvegio ktp.[1]

Proverbo redakti

 
Ludovico Antonio Muratori, 1749

Ekzistas pluraj proverboj pri feliĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. 
  •  
     Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. 
  •  
     Homo fidas, feliĉo decidas. 

kaj pri malfeliĉo:

  •  
     En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. 
  •  
     Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. 
  •  
     Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. 

Feliĉon oni ofte deziras unu al la alia dum gratuloj kaj bondeziroj:

  • Ekzemplo de tipa gratulo okaze de naskiĝtago: "Mi deziras al vi ĉion bonan kaj multe da feliĉo kaj sano."
  • Ekzemplo de tipa gratulo okaze de kristnasko: "Gajan kristnaskon kaj feliĉan novan jaron 2006!"

En Esperanto redakti

  • Pawel Fischer-Kotowski, "Kio estas feliĉo?", Kontakto, n 308, pp. 10-11. ISSN = 0023-3682

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Pawel Fischer-Kotowski, "Kio estas feliĉo?", Kontakto, n 308, p. 11. ISSN = 0023-3682
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.