Feliks Nowowiejski

Feliks Nowowiejski (naskiĝis la 7-an de februaro 1877 en Wartembork (Varmio), mortis la 18-an de januaro 1946 en Poznań) – pola komponisto, dirigento, pedagogo, orgenisto-virtuozo, organizanto de muzika vivo, papa kortegano.

Feliks Nowowiejski
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1877 (1877-02-07)
en Barczewo
Morto 18-an de januaro 1946 (1946-01-18) (68-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Church of St. Adalbert
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Feliks Nowowiejski
Familio
Infanoj Feliks Maria Nowowiejski • Kazimierz Nowowiejski • Jan Nowowiejski
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • muzikinstruisto • orgenisto
Verkoj Rota
vdr

Vivo redakti

Komence li frekventis muzikan lernejon en Święta Lipka apud Reszel (1887-1893). De 1893 loĝis en Olsztyn kie eklaboris en prusa regimenta orkestro komponante verkojn por ĝi kaj amatoraj ensembloj. Danke al premio gajnita en Londono en 1898 pro komponaĵo Pod sztandarem pokoju (Sub la paca standardo) li ekstudis en konservatorio en Berlin (1898), poste en Lernejo de Eklezia Muziko en Regensburg (1900), en Akademia Lernejo en Berlin (1900-1906) kaj en Universitato de Berlin. En la jaroj 1898-1900 estis orgenisto en Olsztyn. En Krakovo kaj Berlino laboris pedagogie kaj de 1919 en Poznań. Ofte li koncertis ankaŭ kiel muzikisto-virtuozo en la lando kaj eksterlande. Aktive partoprenis socian vivon.

La 15-an de julio 1910 en Krakovo dum la 500-a datreveno de la batalo de Grunwald, kolektitaj korusoj dum inaŭguro de la Grunwalda Monumento kantis sub lia dirigenteco la unuan fojon vortojn de Rota de Maria Konopnicka (al tiu ĉi versaĵo Nowowiejski verkis muzikon).

Eksteraj ligiloj redakti