Felikso Zamenhof

pola poeto kaj esperantisto
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 28 aŭg. 2021.

Feliks ZAMENHOF (naskiĝis la 25-an de oktobro[jul.]/ 6-an de novembro 1868[greg.] en Bjalistoko, mortis la 4-an de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZZef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.

Felikso Zamenhof
Persona informo
Aliaj nomoj FeZ • Zef
Naskiĝo 6-an de novembro 1868 (1868-11-06)
en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 4-an de decembro 1933 (1933-12-04) (65-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantorusapolajido
Loĝloko VarsovioBjalistoko
Ŝtataneco Pollando
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Varsovio - farmacio (–1893) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Felikso Zamenhof
Familio
Patro Marko Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Rozalia Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Ida Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Mina Zamenhof, L. L. Zamenhof, Henriko Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Leono Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof kaj Aŭgusta Hermelin Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Helena Zamenhof (1900–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Romana Zamenhof, Julian Zamenhof, Maria Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
apotekisto
esperantisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Verkoj de FeZ
Esperanto
Esperantisto numero 1538
vdr

Li okupis sin pri orfoj. Li estis unu el la unuaj en la familio Zamenhof, kiu lernis Esperanton. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de Esperanto havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.

Felix Zamenhof helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en La Esperantisto (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Lia unua verko estis la poemo "Vizito de la steloj sur la tero" publikigita en 1891[1]. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, precipe en La Revuo, Ondo de Esperanto, Pola Esperantisto, Literatura Mondo.

Dediĉe al UK 1905 en Boulogne, li verkis la poemon "Homa doloro“. Du poemoj ankaŭ en Fundamenta Krestomatio. En la jaro 1920 li gvidis E-kongreson en Leszno apud Varsovio organizitan de pastro mariavitisma, esperantisto Adam Maria Bazyli Furmanik (1870-1957).

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti