Felip Artero i Lozano

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Felip ARTERO i LOZANO naskiĝis en Barcelono en 1973. Li estas kataluna esperantisto, socia aktivulo kaj bibliotekisto. Li redaktis Katan Lunon, la "revujo" de Kataluna Esperanto-Junularo, inter 1991 kaj 1994 kaj abunde desegnis en ĝi. Tre frue socie aktivega, li forte implikiĝis en la kataluna pac-movado, same kiel aliaj tiamaj junaj esperantistoj (inter aliaj, Jordi Armadans i Gil, Xavier Rodon i Morera, Josep Maria Milla i Saldon, Arnau Torras i Tutusaus kaj Josep Virgili i Batlle). Li civilservis en Kroatio en kampo de bosniaj rifuĝintoj el Bosnia milito. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj lia aktivado favore al la rifuĝintoj pli orientiĝis al afganoj kaj daŭras 25 jarojn poste.