Felipe Carrillo Puerto

Felipe Carrillo Puerto estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23002.

Felipe Carrillo Puerto
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Poŝtkodo 77100–77259
Kodo laŭ INEGI 23002
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 373
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 19°43′N 88°05′U  /  19.717°N, 88.083°U / 19.717; -88.083 (Felipe Carrillo Puerto) (mapo)
Alto 12 m
Areo 13806 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Felipe Carrillo Puerto en Quintana Roo (Meksiko)
Situo de Felipe Carrillo Puerto en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de Felipe Carrillo Puerto en Quintana Roo
Situo de Felipe Carrillo Puerto en Quintana Roo
Situo de Felipe Carrillo Puerto en Quintana Roo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Felipe Carrillo Puerto, Quintana Roo [+]
vdr

La ĉefurbo de la komunumo estas Felipe Carrillo Puerto, antaŭe konata sub la nomo Santa Cruz de Bravo aŭ Chan Santa Cruz.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 65373 loĝantojn. El tiuj estis 33288 viroj kaj 32085 virinoj. La komunumo havas surfacon de 13806 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 12 metroj super la marnivelo. La komunumo situas inter la jenaj geografiaj koordinatoj: Latitudo 20° 22' - 19° 03' N kaj Longitudo 87° 26' - 88° 43' U.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 51.661 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 38.771 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 75,1 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti