Filipo la 6-a (Hispanio)

Reĝo de Hispanio ekde 2014
(Alidirektita el Felipe de Borbón)

Filipo la 6-a, plennome hispane Felipe Juan Pablo Alfonso de Todos los Santos de Borbón y Grecia (n. en Madrido, la 30-an de januaro 1968) estas la tria filo de la antaŭa reĝo Johano Karlo la 1-a de Hispanio kaj de Sofia de Grekio kaj ekde la jaro 2014 estas la reĝo de Hispanio: Kiel sola maskla filo de la reganta monarko, li fariĝis la rekta heredanto de la Hispana Krono. La 2-an de junio 2014 reĝo Johano Karlo la 1-a anoncis sian abdikon, kaj nomumis la filon posteulo en la reĝa ofico. Filipo la 6-a ekoficis la 19-an de junio 2014.

Filipo la 6-a
Reĝo de Hispanio
Regado 2014nun
Antaŭulo Johano Karlo la 1-a
Persona informo
Felipe VI
Naskonomo Felipe Juan Pablo Alfonso de Todos los Santos de Borbón y Grecia
Naskiĝo 30-an de januaro 1968 (1968-01-30) (56-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanakatalunafrancaanglaitala vd
Loĝloko Palaco de la Zarzuela • Reĝa Palaco de Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater General Military Academy • Military Naval Academy • Academia General del Aire • Aŭtonoma Universitato de Madrido • Walsh School of Foreign Service • Universitato Georgetown • Lakefield College School vd
Subskribo Filipo la 6-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Burbonoj de Hispanio vd
Patro Johano Karlo la 1-a vd
Patrino Sofia de Grekio vd
Gefratoj Infanta Elena, Duchess of Lugo • Infanta Cristina of Spain vd
Edz(in)o Letizia Ortiz vd
Infanoj Leonor de Borbón • Sofia de Hispanio vd
Parencoj Johano de Burbono kaj BatenbergoAlfonso la 13-aAlfonso la 12-a • María de las Mercedes de Burbono-Du Sicilioj • Paŭlo la 1-a de Grekio • Frederika de Hanovro vd
Profesio
Okupo suvereno • heredanto vd
Aktiva dum 1986–2014 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Filipo, Reĝo de Hispanio

Liaj baptonomoj estis Filipo (Felipe), de Filipo la 5-a, la unua Burbono kiu okupis la tronon de Hispanio; Johano (Juan), de Johano Burbono, grafo de Barcelono kaj Paŭlo (Pablo), de la reĝo Paŭlo de Grekio, liaj avoj; Alfonso, pro sia praavo, la reĝo Alfonso la 13-a kaj Todos los Santos (Ĉiuj Sanktuloj), kiel tradicio de la Hispana Reĝa Domo. Liaj baptopatroj estis la grafo de Barcelono Johano Burbono, kaj la reĝino-vidvino Viktoria Eugenia de Batenbergo.

La 1-a de novembro 2003 anoncis la venontan geedziĝon kun la asturia ĵurnalistino Letizia Ortiz Rocasolano. La geedziĝo okazis la 22-a de majo 2004 en la Katedralo de la Almudeno, Madrido. La 31-a de oktobro 2005 la princino konsortulino Letizia akuŝis infaninon, la infantino Leonor, unua filino de la tronheredonto kaj dua en la sukcedlinio al la Hispana Krono. La 29-an de aprilo 2007 naskiĝis la dua filino, Infantino Sofia, kiu fariĝis la tria en la sukcedlinio al la Krono.

Post la atakoj de la 11-a de marto 2004 en Madrido, la Princo de Asturio, kune kun la fratinoj Elena kaj Cristina, fariĝis la unuaj membroj de la hispana reĝa familio kiuj ĉeestis manifestacion.

Krom la kompromisoj kun la ŝtato, la princo ankaŭ prezidas multnombrajn bonfarajn organizojn, inter kiuj elstare rimarkindas la Fondaĵo Princo de Asturio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti