Felix FROMMELT (naskiĝinta la 4-an de julio 1842 en Eisenberg, mortinta la 25-an de septembro 1886 en Roda) estis germana konsuleja oficisto.

Felix Frommelt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1842 (1842-07-04)
en Eisenberg
Morto 25-an de septembro 1886 (1886-09-25) (44-jaraĝa)
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis la krimtribunalkonsilisto Eduard Ludwig Frommelt kaj de Alwina Muntz. Li frekventis la gimnazion en Eisenberg kaj la Friedrich-liceon en Altenburg. Post trapasto de la abiturekzameno li ekstudentis en 1862 en Jena pri jurscieno. En 1863 li anis al la studenta korporacio Guestphalia Jena.[1] Post la somera semestro 1863 li iris al Leipzig. Tie li trapasis sukcese la staĝanta ekzameno. En al 1.1.1867 li ekdeĵoris en la justica kaj administra servoj de la Duklando Saksio-Altenburg. Ekde 1869 li estis ekzamenita asesoro.[2]

Sub la regado de kanceliero Otto de Bismarck li laboris en la konsula servado de la ministerio pri eksteraj aferoj. En la 27.10.1869 li venis al la konsulejo de la Nordgermana Federacio en Bejruto. Kanceliero li iĝis en la 18.12.1871 en Bejruto. Kiel vickonsulo en Moskvo en la 9.10.1872 li eklaboris. Inter julio kaj novembro 1874 oni komisiis lin la provizoran manaĝeradon de la konsulejo en Sankt Peterburgo. Denove vickonsulece li venis en la 30.11.1874 al Trabzon. Promociiĝo lia jurscience estis en 1875. La sekva deĵorloko estis Sarajevo. Estante konsulo tie li honoritis en 1878 per la Ordeno de la Ruĝa aglo de 4-a klaso. Malsaniĝinte ekde 1883 li rajtis iri formpermesen kaj retiriĝis en la 30.1.1885. Li mortis en la aĝo de nur 44 jaroj.

Verkoj redakti

  • Florilegium latinum
  • Regulae iuris

Notoj redakti

  1. Kösener Korpslisten 1910, 125/214
  2. Biographisches Handbuch des deutschen Auswärtigen Dienstes 1871–1945. Band 1.