Felix Hormuth

germana astronomo

Felix Hormuth HORMUTH (naskiĝis en 1975) estas germana astronomo ĉe la Max-Planck Instituto pri astronomio (MPIA)

Dum sia restado en la Observatorio de Calar Alto (Hispanio), li malkovris multenombrajn asteroidojn, inter kiuj unu trojanon de Jupitero kaj du apud-terajn objektojn, kiel la amora asteroido de 15 metroj 2009 DS36 per la teleskopo de 1,23 m. de la MPIA.[1]

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 75 asteroidojn inter 2003 kaj 2009[2] elde la Observatorio de Calar Alto. Krome li malkovris plurajn asteroidojn elde la Observatorio Starkenburg (Heppenheim, Germanio), [3] inter kiuj 18610 Arthurdent dediĉita al la rolulo de "La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio" de Douglas Adams.

Felix Hormuth laboris pri la datumoj ricevitaj per la Infraruĝa Kosma Observatorio, [4] li partoprenis al la kampajno de la interferometro GRAVITY de la Very Large Telescope kaj al la konstruo de optikaj instrumentoj por la Nova Teknologia Teleskopo de la Observatorio La Silla. En 2016 li estis estro de projekto por la kontribuo de la MPIA al la misio Euclid de la Eŭropa Kosma Agentejo, kiu permesos precize mezuri la akcelon de la ekspansio de Universo por studo pri la malluma energio kaj la malluma materio

La asteroido 10660 Felixhormuth[5] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti