Felix SALTEN (naskiĝis Siegmund Salzmann en Peŝto, Hungario, la 6-an de septembro 1869; mortis en Zuriko, la 8-an de oktobro 1945) estis viena verkisto. Lia plej fama verko estas Bambi, vivo en la arbaro, verkita en 1923. Oni ankaŭ atribuas al li la romanon Josefine Mutzenbacher, fikcia membiografio de viena prostituitino, aperinta en 1906. Li estis onklo de Karl Farkas. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Felix Salten
Persona informo
Felix Salten
Naskonomo Siegmund Salzmann
Naskiĝo 6-an de septembro 1869 (1869-09-06)
en Peŝto
Morto 8-an de oktobro 1945 (1945-10-08) (76-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Israelite Cemetery Lower Frisian Mountain vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Subskribo Felix Salten
Familio
Edz(in)o Ottilie Metzeles vd
Infanoj Anna Katharina Rehmann-Salten vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalisto • romanisto • dramaturgo • theatre critic • literaturkritikisto • verkisto de porinfana literaturo • filmreĝisoro • eseisto vd
Laborkampo literaturodramoteatro • theatre criticism vd
Aktiva dum 1900–1945 vd
Verkado
Verkoj Bambi, unu vivo en la arbaro ❦
The Hound of Florence vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kiam Felix Salten estis kvarsemajna lia familio translokiĝis al Vieno. Kiam lia patro iĝis bankrota, la deksesjarulo forlasis la lernejon kaj komencis labori por asekurinstanco. Li ankaŭ komencis alsendi poemojn kaj librorecenzojn al ĵurnaloj. Li iĝis ano de la movado Jung-Wien kaj baldaŭ ricevis laboron kiel plentempa arto- kaj teatrokritikisto por la gazetoj "Wiener Allgemeine Zeitung" kaj "Zeit". En 1900 li publikigis sian unuan kolekton de noveloj. En 1901 li iniciatis la unuan literaturan kabaredon de Vieno "Jung-Wiener Theater Zum lieben Augustin".

Li baldaŭ regule publikigis po unu libron por jaro plena de ludoj, noveloj, romanoj, vojaĝpriskriboj, kaj eseokolektoj. Li ankaŭ skribis por preskaŭ ĉiuj plej gravaj gazetoj de Vieno. En 1906 Salten iris al Berlino ĉe Ullstein-eldonejon kun la tasko ĉefredaktistadi ĉe "B.Z. am Mittag" kaj "Berliner Morgenpost"; sed jam kelkajn monatojn pli poste li revenis Vienon. Li ankaŭ skribis al filmoj scenarojn kaj libretojn por operetoj. En 1927 li iĝis prezidanto de la Aŭstria PEN-klubo kiel posteulo de Arthur Schnitzler.

Lia plej fama laboro estas Bambi (1923). Ĝi estis tradukita en la anglan en 1928 kaj furoris kiel "libro de la monato". En 1933, la filmrajtoj venis al la amerika reĝisoro Sidney Franklin kontraŭ pago de nur 1000 dolaroj kiu poste transdonis la rajtojn al la studioj de Walt Disney. Tie kreitis la famekonata kaj tiutempe teknike revolucia animacia filmo Bambi en 1942. Estante judo Salten travivis la malpermeson de siaj libroj en Nazia Germanio en 1936.

Salten geedziĝis kun la aktorino Ottilie Metzl en 1902, kaj havis du infanojn: Paul (nask. 1903) kaj Anna-Katharina (nask. 1904). Salten verkis ankoraŭ daŭrigan historion pri Bambi en 1939. Lia rakonto pri Perri inspiris aliajn Disney-desegnofilmojn (Perri, en 1957; The Shaggy Dog, en 1959). Li estis ankaŭ la anomina verkinto de famkonata erotika romano pri la ĉiesulino Josephine Mutzenbacher (1906).

Eksteraj ligiloj redakti