Felix WANKEL (13-an de aŭgusto 1902, Lahr, Germanio9-an de oktobro 1988, Lindau, Okcidenta Germanio) estis germana inĝeniero, inventinto de la rotacia Wankel-motoro, kies propreco estas, ke en ĝi la piŝto havas triangulan formon kaj rotacias en konkava brulujo. Ĝia avantaĝo estas, ke ĝi estas malpeza, malgranda kun nur manpleno da moviĝantaj eroj. La motoro moviĝas tre kviete. Malavantaĝo estas la malfacila ŝtopigo de la motoro, piŝto.

Felix Wankel
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1902 (1902-08-13)
en Lahr
Morto 9-an de oktobro 1988 (1988-10-09) (86-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo inventistoinĝenieropolitikisto
vdr

Biografio redakti

Lia patro mortis en la unua mondmilito, en 1914. Sekvajare, la familio translokiĝis al Heidelberg. Felix Wankel vizitis gimnazion en Donaueschingen, Heidelberg kaj Weinheim, kiun li forlasis sen finante tion en 1921. Li laboris poste ĉe hejdelberga eldonejo Carl Winter. Li estis maldungita en 1926 pro ekonomiaj problemoj.

Felix Wankel estis membro de NSDAP ekde 1921. Li renkontiĝis en 1928 kun Adolf Hitler, sed pli simpatiis kun ideoj de pli maldekstra Gregor Strasser. Li forlasis la partion en 1932, akuzante alian partian membron pri koruptado. Pro tio li estis arestita je 6 monatoj en 1933. Lian liberiĝon apogis Wilhelm Keppler.

Wankel okupiĝis komence pri ŝtopaĵoj, laboris inter 1936 kaj 1945 pri evoluigo de globaj ventiloj. Li laboris ekde 1951 en Lindau, en esplora sekcio de NSU Motorenwerk AG.

Li evoluigis rotacian motoron, la Wankel-motoron. La Wankel-motoro estis provita en 1957, Wankel ricevis apartan esploran parton en la firmao.

La motoro kaŭzis grandan intereson. NSU donis licencojn al multaj aliaj kompanioj. El tiuj la japana kompanio Mazda plej bone sukcesis pluevoluigi la motoron kaj solvi ties problemojn. Ĝi ĝis nun produktas automobilojn kun tiu motoro.

NSU mem produktis nur du modelojn. Tiuj havis grandajn problemojn. Pro tio la produktado devis esti baldau ĉesita. Interesa kaj ekzotika estas, ke posedantoj de tre malnovaj RO 80 sukcesis solvi la problemojn uzante partojn de Mazda. Do evidente la kunlabro inter NSU kaj Mazda (kaj kun aliaj licenc-ricevantoj ankaŭ?) tiam ne estis bone organizita.