Felsőberecki
Felsőberecki [felŝObrecki] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. Felső signifas: supra.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 98 m
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 3985
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiFelsőberecki situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Bodrog, laŭ la slovaka landlimo, fine de mallonga sakovojo. Sátoraljaújhely troviĝas 10, Sárospatak 13, Cigánd 23, Miskolc 90 km-ojn.
Historio
redaktiPost Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limo estas senkontrole trairebla. Felsőberecki havas akvonivelan mezurilon, pli malsupren la rivero estas navigebla. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco