Felsőcsatár
Felsőcsatár (felŝoĉatar) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Felső signifas hungare "supra", csatár slave "ŝildisto". La vilaĝo nomiĝas germane Oberschildilg, kroate Gornji Ĉetar.
Felsőcsatár | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9794 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 497 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 13′ N, 16° 27′ O (mapo)47.2149916.44512Koordinatoj: 47° 13′ N, 16° 27′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 17,9 km² (1 790 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9794.
- Telefonprefikso:
- Areo: 18 km².
- Loĝantaro: 470.
Historio
redaktiHistorie iam estis 2 vilaĝoj, Felsőcsatár kaj Alsócsatár (supra kaj suba), kiuj kuniĝis en 1933. La turkoj detruis la vilaĝon en 1532. Poste alvenis kroataj loĝantoj. Inter 1921-1922 la vilaĝoj apartenis al Aŭstrio, sed poste la landlima komisiono redonis ilin al Hungarlando. En 1933 Alsócsatár aliĝas al Felsőcsatár. Post 1945 laŭ la aŭstra limo Fera kurteno konstruiĝis. Por viziti la vilaĝon devis esti permesilo. En 1989 la fera kurteno malkonstruiĝis, kaj oni trovis tie zonon netuŝitan dum 40 jaroj. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senkontrole.
Apud la vilaĝo ŝtonminejo funkcias. En Felsőcsatár migra poŝto servas.