Felsőszentmárton
Felsőszentmárton [felŝOsentmArton], kroate Martinci, estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye. La nomo signifas supra Sankta Marteno. Dum la historio la vilaĝo havis la nomojn Vaskaszentmárton, Tótszentmárton, Drávaszentmárton.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 1090
- Poŝtkodo: 7968
- Telefonprefikso: 73
SituoRedakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, laŭ traira flankovojo.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1235. La kampoj longe apartenis al episkopejo. Dum la turkoj la loĝantaro rifuĝis, poste kroatoj refondis la vilaĝon. La serboj okupis la regionon inter 1918–1920.
Renomaj homojRedakti
- János Bodor, pastro, verkisto
Komunumoj de Sankta Marteno en Hungara reĝlandoRedakti
(Pro multeco en Transilvanio vidu ilin aparte: Csíkszentmárton!)