Feltokrajono

(Alidirektita el Feltkrajono)

Feltokrajono, feltkrajonomarkilo, estas skribilo kiu havas sian propran fonton da inko, kaj kutime pinton farita el porecaj, premitaj fibroj kiaj tiuj el felto.[1] Tipa permanenta markilo konsistas el ujo (el vitro, aluminioplasto) kaj kerno de absorba materialo. Tiu plenigebla ujo utilas kiel enhavilo por la inko. La supra parto de la feltkrajono enhavas la pinton kiu estis farita antaŭe el forta felta materialo, kaj kovrilon por eviti sekiĝon. Ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj la plej komunaj solvigaj kemiaĵoj uzitaj por la inko estis tolueno kaj ksilolo. Tiuj du komponoj estas ambaŭ damaĝaj kaj karakterizitaj de tre akra odoro. Nune, la inko estis kutime farita sur bazo de alkoholoj (ekz. 1-propanolo, 1-butanolo, duacetona alkoholo kaj krezoloj).

Skatolo da koloraj feltkrajonoj (fare de entrepreno Caran d'Ache [KArandaŝ']).
Elstarigaj feltkrajonoj

Notoj redakti

  1. www.sbctc.edu (adapted). Module 6: Media for 2-D Art. Saylor.org. Alirita 2a de Aprilo 2012.