Feneko — scienca nomo Vulpus zerda (aŭ Fennecus zerda) — estas miniatura vulpo, loĝanta en apud-meditaraneaj dezertoj. (Iuj fakuloj apartigas la beston en propran genron - Fennecus, krome ĝi estas konata ankaŭ dezerta lupo.) La nomo devenas de la araba fanak (vulpo); zerda greke signifas "seka".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Feneko
Feneko en Wilhelma-zoo
Feneko en Wilhelma-zoo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Vulpo Vulpes
Specio: V. zerda
Vulpes zerda
(Zimmermann, 1780)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malgranda vulpeto (dimensie ne superanta hejman katon) havas orelojn de elstara grandeco - ĉ 15 sm. Grandaj oreloj estas kutimaĵo ĉe dezertaj bestoj (ekz. ekzistas "grandorela dezerta erinaco") - ili, preskaŭ senfelaj, helpas al la animaloj malvarmigi sin. Krome, danke al tiu "konstrukcio", dezerta vulpeto havas tre akran aŭskult-kapablon - por ĉasi predojn, mallaŭte kaŝkuretaj laŭ mola sablo. La besto preferas noktan vivmanieron.

Feneko havas fortajn piedojn, per kiuj fosas en sablo kavojn por nestado. Loĝas fenekoj familie - paro kaj siaj idoj, plus kun la familio povas kunnesti pli aĝa generacio da idoj.

Sablakolora felo faras fenekon malrimarkebla sur dezerta tero.