Fenenna de Kujavio
Fenenna de Pollando aŭ Fenenna de Kujavio estis la edzino de la hungara reĝo Andreo la 3-a.
Fenenna de Kujavio | ||
---|---|---|
Reĝino de Hungario (progeedza) | ||
Sigelo de Fenenna de Kujavio
| ||
Regado | 1290–1295 | |
Kronado | 1290 | |
Reganto | Andreo la 3-a (Hungario) | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1276 | |
Morto | 8-an de septembro 1295 (19-jara) en Buda | |
Religio | katolikismo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Piastoj (denaske) Árpád (progeedze) | |
Patro | Ziemomysł, duko de Kujavio | |
Gefratoj | Przemysł, Prince of Sieradz • Casimir II of Kuyavia [#] | |
Edzo | ||
Idoj | Elizabet de Töss (dominikanino) | |
Profesio | ||
Okupo | reĝino [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fenenna naskiĝis kiel filino de Ziemomysł, duko de Kujavio en Inowrocław kaj lia edzino Salomea de Pomerelo.
En aŭgusto 1290, ŝi estis, nur 13-jara, edzinigita al la 11 jarojn pli aĝa Andreo la 3-a de Hungario; en la sama jaro ili ambaŭ estis kronataj kiel hungaraj gereĝoj.
La paro havis unusolan filinon, Elizabet de Töss (ĉ. 1293–1336), kiu iĝis dominikana monaĥino en Töss (hodiaŭ Winterthur, Svisio).
Fenena mortis 18-jara en 1295 post kvinjara geedzeco. Ŝia edzo reedziĝis kvin monatojn poste al la germana reĝidino Agnes de Aŭstrio.