Fenil-etanol-amino

kemia kombinaĵo
β-Fenil-etanolamino
Plata kemia strukturo de la
β-Fenil-etanolamino
Tridimensia kemia strukturo de la
β-Fenil-etanolamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Amino-fenil-etanolo
  • Hidrokso-fenetil-amino
  • 2-Amino-1-fenil-etanol
Kemia formulo
C8H11NO
CAS-numero-kodo 7568-93-6
ChemSpider kodo 975
PubChem-kodo 1000
Merck Index 15,7399
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflava viskozeca likvaĵo
Molmaso 137.182 g·mol-1
Fandpunkto 56.5 °C
Bolpunkto 157 °C
Refrakta indico  1,5558
Ekflama temperaturo 125 °C
Acideco (pKa) 14.13
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

β-Fenil-etanolamino estas aromata amino-alkoholo, blanka solidaĵo aŭ palflava viskozeca likvaĵo, kun strukturo simila al tiuj de la sinefrino, oktopamino, tiramino, katekolamino, dopamino, norepinefrino kaj epinefrino. Tiel kiel aliaj organikaj kombinaĵoj, fenil-etanolamino estas strukture rilatita al vasta gamo da aliaj sintezaj drogoj el la grupo de la substituitaj fenetilaminoj. Fenil-etanolamino estas hipoteza neŭrotransmisiilo kaj posedas fortajn kardiovaskulajn aktivecojn kaj ankaŭ estas drogo kiu produktas vazokuntiriĝon. Fenil-etanolamino nature trovatas en pluraj besto-specioj, inklude de la homoj.

Eble, fenil-etanolamino estas pli bone konata en la areo de la bioscienco tiel kiel parto de la enzimo identigita kiel fenil-etanolamino-metil transferazo, kiu respondecas pri konvertado de la norepinefrino al epinefrino samkiel aliaj kunrilataj transformoj.

La amino-alkoloj kun strukturo simila al tiude la fenil-etanolamino distribuiĝas tra la centra kaj periferiaj nervosistemoj kaj plenumas gravajn rolojn rilate al neŭrotransmisio kaj neŭromodulado. La identigio de tiaj substancoj en la cerbo estas grava por pli bone komprenado de la neŭropsikaj malordoj.[2]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti