Feodora de Saksio-Meiningen
Granddukino Feodora Karola Charlotte Marie Adelheid (naskiĝinta la 29-an de majo 1890 en Hanovro, mortinta la 12-an de marto 1972 en Freiburg im Breisgau) estis la unua infano de princo Frederiko, la plej juna filo de duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen.
Feodora de Saksio-Meiningen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Feodora von Sachsen-Meiningen | |||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1890 en Hanovro | ||||
Morto | 12-an de marto 1972 (81-jaraĝa) en Freiburg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Wettin vd | ||||
Patro | Frederiko de Saksio-Meiningen ![]() | ||||
Patrino | Countess Adelaide of Lippe-Biesterfeld (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Princess Adelheid, Princess Adalbert of Prussia (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach (1910–1923) ![]() | ||||
Infanoj | Princess Sophie of Saxe-Weimar-Eisenach (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiKiam ŝi vizitis somere la Wilhelmshöhe-palacon en Kaselo, imperiestro Vilhelmo la 2-a trudis ŝin al geedziĝo kun la vidvo kaj brava soldato Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Kelkaj interpretis tiun ĉi nefeliĉan geedzecon interkonsento inter imperiestro Vilhelmo kaj la duko Georgo kies edzinigo morganata malplaĉis al multaj.[1]
La geedziĝo inter Feodora kaj Vilhelmo Ernesto okazis la 14-an de januaro 1910; lia unua edzino Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach mortis post nur 18 monatoj de geedzeco.
En la aĝo de 23 jaroj Feodora estis en sanatorio pro ekmalsaniĝo post vizito de hejmo fondita de ŝi. La loĝantoj de Vajmaro tre ŝatis ŝin ankaŭ pro ŝia zorgado kaj engaĝiĝo pri malriĉuloj kaj suferintoj.
Ŝi fondis Feodora-hejmon en Vajmaro. Por ŝi nomiĝis promenejo ĉe Kartuzia ĝardeno (Eisenach).
Notoj
redakti- ↑ "Why the Kaiser Wasn't At Wedding", The Washington Post, 11.1.1910