Feró Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Feró estas hungara ŝlagrokantisto, muzikalkantisto. Lia vera nomo estas Nagy Ferenc (laŭ hungarlingve kutima nomordo), sed li uzas la nomon Nagy Feró. Li ofte nomas sin (cinike) "blato de la nacio".

Feró Nagy
Persona informo
Naskonomo Nagy Ferenc
Naskiĝo 14-an de januaro 1946 (1946-01-14) (79-jaraĝa)
en Letenye
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Mónika Csuka (en) Traduki (1970–1977) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
pianisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Nagy [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1946 en Letenye.

Feró Nagy en 2014
La ŝlagrorkestro Beatrice en 1999, Feró Nagy meze sidas

Biografio

redakti

La familio Nagy iom post la naskiĝo de Ferenc translokiĝis al Budapeŝto. Ferenc Nagy studis en teknika altlernejo, sed li ne akiris diplomon. Li komencis kanti en rokmuzikaj grupoj amatore, ŝatokupe en la 1960-aj jaroj. En la sekva jardeko li estis jam konata kantisto inter la gejunuloj. En 1970 li partoprenis en fondo de virina ŝlagrorkestro, kie li kantadis. Post jaroj li kantadis en alia ŝlagrorkestro. Lia stilo ne plaĉis al la socialistaj politikistoj, li ne havis pasporton. Li estis kvazaŭ kontraŭ-socialismo. Depost la socialismo li jam pli ofte estas videbla en radiaj kaj televidaj programoj. Li ricevis premiojn ekde 1989, en 2021 premion Kossuth.

Elektitaj koncertoj

redakti
  • Budapeŝto (2008, 2013)

Elektitaj muzikalaj roloj

redakti
  • István, a király (1983, 1990, 1995, 2013)
  • Hamleto (muzikala versio, titolrolo, 1987)
  • Képzelt riport egy amerikai popfesztiválról (2002, 2008)

Lia libro

redakti
  • "Boldog szép napok" (2005)

Lia filma komponaĵo

redakti
  • Édes Emma, drága Böbe - vázlatok, aktok (1992)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti