Fera montaro (ĉeĥe Železné hory) estas montaro en Ĉeĥio.

Fera montaro
ĉeĥe Železné hory
montaro
Karakteriza montodorso de ega landa enkojniga romptektonaĵo de Fera montaro vekas impreson de montetaro, fare de georeliefo plata montetaro kreas en amplekso 198 ĝis 737 m s. m. geomorfologian tutaĵon
Oficiala nomo: Fera montaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Pardubice, Regiono Vysočina, Mezbohemia regiono
Historia regiono Bohemio
Parto de Bohemiamoravia montetaro
Akvaj rezervujoj Akva rezervujo Seč, Akva rezervujo Křižanovice I
Akvejo Elbo, Chrudimka, Svratka, Doubrava
Plej alta punkto
 - situo Ĉe sinpendiginto
 - alteco 737,4 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 59″ N 16° 01′ 10″ O / 49.73306 °N, 16.01944 °O / 49.73306; 16.01944 (mapo)
Areo 761,77 km² (76 177 ha)
Geologia konsisto ardezo, gnejso, kvarcito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Železné hory
Portalo pri Geografio
Monto Kaňkovy hory en Železné hory
Vido al ebenaĵo apud rivero Doubrava el belvidejo Dívčí kámen

Limigo redakti

Železné hory (Fera montaro) etendas en centro de Bohemia masivo, estas okcidenta montarkabo de Bohemiamoravia montetaro. Proksimume oni povas limigi ĝin per urboj Heřmanův Městec, Slatiňany, Hlinsko, Ždírec nad Doubravou, Chotěboř kaj Třemošnice. En la suda parto ĝi ligas al Žďárské vrchy, sudoriente al Hornosázavská Pahorkatina. Okcidente kaj sude ĝi falas malmilde per rompa deklivo en ebenaĵon apud la rivero Doubrava. De urbo Kutná Hora ĝi aspektas kiel murego leviĝanta super la relativa ebenaĵo en alton de 200 metroj. Ĝi estas tipa rompokampa montaro, malgraŭ fakte temas pri montetaro. Norde ĝi milde transiras en ebenaĵon apud la rivero Elbo, sed per sia pinto apud Týnec nad Labem ĝi fluon de Elbo transiras, kaj tiu el vasta valo subite ĉi tie troviĝas en relative profunda roka intermonto.

Temas pri tre interesa kaj valora regiono, kie ni trovos riĉe kalejdoskopan kaj plurforman pejzaĝon. Estas ĉi tie originaj fagaj arbaroj, profundaj valoj, herbejoj, kampoj. Pro tio ankaŭ ĉi tie estis en la jaro 1991 deklarita Protektata pejzaĝa regiono Železné hory. Harmonia pejzaĝo, kie alternas prefere piceaj arbaroj, herbejoj, akvospacoj kaj malgrandaj vilaĝoj, estas agadrezulto de homoj, kiuj okupis sin prefere per terkulturado. De la 19-a jarcento alveturadis ĉi tien vico da pentristoj serĉi inspiron (A. Chittussi, J. Prucha, F. Kaván k.a.).

Geologia konsisto redakti

Malgraŭ Fera montaro morfologie pli-malpli apartenas al Bohemiamoravia montetaro, per sia geologia konsisto kaj konstruo ili reciproke apartiĝas. Nomo de Fera montaro ekestis danke al ruĝeta koloro de la rokaĵoj estiĝanta per apero de feraj oksidoj. Parto de Fera montaro estas konstruata per antaŭpaleozoikaj rokaĵoj de bohemia kristaliniko - granitoj, gnejsoj, filitoj, sĥistoj. El paleozoikaj formoj ree granitoj kaj sĥistoj, plue konglomeraĵoj, kvarcitoj, sed ankaŭ kalkŝtonoj kaj tuta vico de pluaj petroj. La kretaceaj rokaĵoj de mezozoika erao estis komplete forigitaj per intensa forporto en plua geologia periodo, post kiam Fera montaro estis levitaj super la ĉirkaŭa supraĵo. Restis nur monadrokoj el ondofrapa zono de kretacea maro.

Kalkfabrikado redakti

 
Belvidejo Boika apud České Lhotice

Krom minado de ŝtono estas industrie uzata nur stratumo de bonkvalita silurio-devona kalkŝtono inter Prachovice kaj Vápenný Podol, kiu ĉi tie estas 2,5 km longa kaj 600 m larĝa ĝis 450 m dika. La plej malnovaj mencioj pri ekspluatado de kalkŝtono en la regiono de Prachovice kaj Vápenný Podol devenas el la jaro 1398. Sed fakta disvolvo de la produktado ekestis nur en la lasta triono de la 19-a jarcento kiam en la regiono estis konstruitaj kelkaj rondaj kaj ŝaktaj kalkfornoj. En Prachovice ili estis du, en Vápenný Podol tri kaj en Kostelec u Heřmanova Městce, Závratec apud Třemošnice, Chrudim kaj en Pardubice po unu forno. Post la dua mondmilito ekestis granda postulo pri konstrumaterioj kaj pro tio estis en Prachovice konstruita granda kalk- kaj cementfabriko. Konstruo de tiu ĉi entrepreno gvidis poste al halto de fabrikado en la malnovaj farejoj.

Morfologio redakti

 
Valbaraĵa lago Seč

La plej alta montopinto en Železné hory estas Pešava (697 m s. m. sudoriente de Hlinsko) aŭ ankaŭ ofte estas nomata Vestec (668 m s. m. sude de Horní Bradlo) - dependas de limigo de Železné hory. Pluaj signifaj montopintoj estas Spálava apud Horní Brado (663 m s. m.), Bučina super Vápenný Podol (606 m s. m.), Krkaňka apud Ronov nad Doubravou (567 m s. m.) kaj Kaňkovy hory apud Třemošnice (557 m s. m.).

Trans la regiono fluas du riveroj. Prefere temas pri Chrudimka. Ĝi kreas diversloke profunde entranĉitajn valojn, kiuj estas ie protektataj kiel naturaj memorindaĵoj. Ili estas Krkanka kun ŝtonaj maroj kaj kaskadoj sur alfluoj de la rivero kaj Strádovské peklo en Slavická barita ĉasarbaro. En Železné hory estis sur Chrudimka konstruitaj kvin valbaraĵoj, nome Hamry, Seč, Seč II, Křižanovice kaj Práčov. Plue temas pri rivero Doubrava, sur kiu staras ŝtona valbaraĵo Pařížov el la jaro 1913. Super Ronov nad Doubravou la rivero fluas trans bela Chittussi valo kun samnoma natura parko. Ankaŭ pli malgrandaj riveretoj ĉi tie kreis belajn valojn, ekzemple en ĉirkaŭaĵo de la burgo Lichnice profundajn ravinojn Pekelská kaj Lovětínská, apud la burgo Rychmburk valon de rivereto Žejbro kaj pluajn.

Naturo kaj turismo redakti

 
Skivojo en Trhová Kamenice

Origine estis Železné hory surkreskitaj prefere per acidofilaj kaj termofilaj kverkarbaroj, eventuale per kverkkarpenaj boskoj. Kun kreskanta altitudo kaj pli malvarma klimato oftiĝis acidofilaj kaj floraj fagarbaroj. Nuntempe kovras arbaroj, plejparte picearbaroj, proksimume 60% de la tuta areo. Natura rezervejo Polom apud Horní Bradlo protektas restojn de praarbaro.

En Železné hory estas konservitaj kelkaj burgoj ekzemple Lichnice, Oheb, Vildštejn, Rabštejnek, Žumberk. En ĉirkaŭaĵo de Skuteč estas Rychmburk kaj Košumberk.

Sub la ĉefa kresto de Železné hory ekzistis jam en la 10-a jarcento pado el Bohemio al Moravio. Kun Železné hory estas ankaŭ ligitaj keltoj, kun kies spuroj el la 2-a kaj 1-a jarcentoj a.K. oni renkontiĝos ekzemple ĉe Nasavrky kaj Bojanov.

Danke al malintensa fragmentiĝo, mildaj deklivoj kaj al konstruado de biciklistaj vojoj prezentas Železné hory idealajn terenojn por senpostulema biciklista turismo. Al amantoj de longdistancaj transveturoj ĝi proponas seninterrompan vojiron trans la plej altaj krestoj kaj ebenaĵoj el unu flanko al la alia. Ne mankas ĉe ĝi bela pejzaĝo, longdistancaj panoramoj, mitoplenaj kaj historie famaj memorlokoj.

Gravaj turismaj centroj:

Eksteraj ligiloj redakti