Ferdinand Bol
Ferdinand BOL (24a de Junio 1616 – 24a de Aŭgusto 1680) estis nederlanda pentristo, gravuristo kaj desegnisto.
Ferdinand Bol | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1616 en Dordrecht, ![]() |
Morto | 24-an de julio 1680 (64-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Nederlando • Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo per akvaforto • grafikartisto |
Verkoj | Quirinus Stercke |
Kariero redakti
Kvankam liaj survivantaj verkoj estas raraj, ili montras influon de Rembrandt; kiel ĉe lia majstro, Bol preferis historiajn temojn, portretojn, nombrajn memportretojn, kaj solajn figurojn en ekzotaj vestaĵoj.[1]
Li estis metilernanto en sia denaska Dordrecht kaj poste en Utreĥto. Post 1630, li studis kun Rembrandt, loĝante en lia hejmo en Sint Antoniesbreestraat, tiam moda strato kaj areo por pentristoj, juvelistoj, arkitektoj, kaj multaj flandraj kaj judaj enmigrantoj. En 1641, Bol malfermis sian propran atelieron.
En la 1650-aj jaroj li iĝis gravulo en Amsterdamo kaj ricevis multajn komisiojn. Probabe lia plej bone konata pentraĵo estas portreto de Elisabeth Bas, edzino de ŝipoficiro Joachim Swartenhondt kaj gastejestro ĉe placo Dam. Tiu kaj multaj aliaj liaj pentraĵoj en la 19-a jarcento estis false atribuitaj al Rembrandt.
Galerio (kelkaj verkoj) redakti
-
Pirho montras sian elefanton al Fabricio, Reĝa Palaco de Amsterdamo
-
Viro kun ora kasko (Marso), Nacia Muzeo, Varsovio
-
Portreto de viro, Rijksmuseum, Amsterdam
-
Sinjorino kun ventulilo, National Gallery, Londono
-
Astronomo, National Gallery, Londono
-
Estroj de la Vinkomercista Gildo, Malnova Pinakoteko, Munkeno
Referencoj redakti
- ↑ Ferdinand Bol ĉe Getty Museum.
Eksteraj ligiloj redakti
- Ferdinand Bol ĉe la retejo de Rijksmuseum kun la fama portreto de Elisabeth Bas.
- Verkoj kaj bibliografio ĉe PubHist
- Portreto de sinjoro
- Du pentraĵoj de Bol por la urbodomo, kliku ĉe "verder" por la dua
- Ferdinand Bol. Pentraĵoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ferdinand Bol en la angla Vikipedio.